Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Temas eduki ne la volon sed la imagon. Kiam la volo kaj la imago konfliktas, ĉiam, sen iu escepto, la imago venkas. Sed kiam la volo kaj la imago akordas, tiam unu ne nur aldoniĝas al la alia sed multobliĝas.

Laŭ la dirito, ŝajnus, ke neniu devus iam ajn esti malsana. Tio estas vera. Ĉiu malsano, preskaŭ sen escepto, povas cedi al la sinsugesto; ni ne diras ĉiam cedas, sed povas cedi, kio diferencas. Sed necesas lerni la praktikadon de la sinsugesto konscia, samkiel oni lernas legi aŭ skribi.

La sinsugesto estas ilo, kiun ni posedas ekde la naskiĝo kaj per kiu senkonscie ni ludas dum nia tuta vivo, samkiel suĉinfano kun amuzilo. Sed ĝi estas pli danĝera, kaj povas vundi, eĉ mortigi, kiam oni malprudente kaj senkonscie manipulas ĝin. Male, ĝi savas, per konscia uzado.

Kiel oni devas praktikadi la konscian sinsugeston

Ĉiun tagon ĉe la vekiĝo kaj ĉiun vesperon post la enlitiĝo, oni fermu la okulojn kaj, ne provante fiksi sian atenton je tio, kion oni diras, oni eldiru, sufiĉe laŭte por aŭdi siajn proprajn vortojn, jenan frazon: "Tagon post tago, kaj ĉiurilate, mi fartas pli kaj pli bone". Ĉar la vorto ĉiurilate ampleksas ĉion, estas senutile fari al si apartajn sugestojn. Tiun frazon oni ripetu dudek fojojn, helpante sin per ŝnureto garnita je dudek nodoj.

Tiu sinsugesto devas esti farata, kiel eble plej simple, infanece, maŝine, sen la plej eta peno. Unuvorte, la formulo devas esti ripetata litanimaniere. Oni tiele sukcesas mekanike penetrigi ĝin per la aŭdsento en la senkonsciulon, kaj, kiam ĝi estas penetrinta, tiam ĝi agas. Dum sia tuta vivo oni apliku tiun metodon, kiu estas same malsanevitiga kiel kuraca.

Plie, ĉiufoje, kiam, dum la tago aŭ dum la nokto, oni spertas fizikan aŭ moralan suferon, tuj aserti al si, ke oni forigos ĝin; poste oni izoliĝu, fermu la okulojn, kaj, ŝovadante la manon sur la frunto, se temas pri io morala, aŭ sur la dolora parto, se temas pri io fizika, oni ripetu tre rapide la vortojn: "Ĝi forpasas, forpasas, ktp., ktp.", tiom longe, kiom necesas. Per iom da kutimiĝo oni sukcesas forigi la moralan aŭ fizikan suferon post 20 ĝis 25 sekundoj. Oni rekomencu ĉiufoje, kiam necesas.

(La praktikado de la sinsugesto ne povas en ĉiuj kazoj anstataŭi medicinan kuracadon, sed ĉiam ĝi estas valorega helpo).