Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Garcia. Tute ne gravas, ĉu plaĉas aŭ ne al vi trinki puran akvon, gustumante ĝin kiel ĉampanon, tial ke la botelo el kiu vi plenigis vian glason, surhavas etiketon kun tiu vorto diklitere presita…

Sed eble vi pravas, dirante, ke mi povas esti nur sennaciemulo. Mi ne pretendas esti sanktulo. Kaj, kiel vi sendube scias, eĉ sanktuloj pekis. Mi konfesas al vi, ke jam de kelkaj monatoj mi spertas ian patriotismon eŭropan. Kaj se mi ne timus kunŝovigi la brovojn de lia cenzura moŝto, mi volonte priparolus longe tiun aferon. Almenaŭ mi diru, ke iafoje mi sentas ian francecon ĉe la penso, ke en Francio la negroj estas traktataj tute same kiel aliaj homoj…

Mi ja nun spertas eŭropan patriotismon, sed mi forte emas kredi, ke se mi legus, ke Kioto, Nara k.a. japanaj urboj, kiuj entenas artajn trezorojn, kaj kie mi havas geamikojn, estas bombe detruitaj, kiel jam okazis en Eŭropo, tiam mi tre verŝajne spertus la saman ĉagrenon kaj indignon. Tial eble ne estas tute senbaza mia pretendo esti planeda patrioto…

Ino kaj ulo havas komunan sencon; ambaŭ ja signifas: vivaj estaĵoj. Sekve, ilia kunesto ĉe sama radiko estas balasta. Via ekz-o "lavido" havas neniun rilaton dum la demando. Lavido analiziĝas ido lava kaj sekve havas neniun sencon. Se oni nepre volas pravigi la kuneston de ulin, nu, konvenus diri: fratulino, amatulino ktp. Ulino pensigas min pri ambaŭseksa (hermafrodita) estaĵo.

Sed longe, tre longe oni povus skribi pri tio. Kaj ne malofte venis al mi la penso, ke estas domaĝe, ke Zamenhof ne praktikadis dek jarojn pli sian lingvon antaŭ ol publikigi ĝin.

Rilate esp-on jam delonge mi alprenis kiel regulon iun diron de la tre konservativa akademiano Teofilo Kar (Cart) nome: "En esp-o ĉio, kio estas klara, tio estas bona, eĉ se ĝi ne estas tute gramatike korekta; kaj ĉio, kio estas gramatike korekta kaj ne klara, tio estas malbona". Mi citas parkere kaj eble mia cito ne estas tute laŭlitera; sed mi ne perfidas la sencon. Nu, la vortoj Sanktino (ino sankta), Virgino (ino virga) ks. estas same klaraj kiel Sanktulo (ulo sankta), Virgulo (ulo virga) ks.

La uzo de ulin estas same balasta, kiel la uzo de ec ĉe adjektivaj (do ecaj) radikoj. Kaj se vi havas tempon kaj emon, vi povos konstati per la legado de la Biblio, ke Zamenhof jen almetis, jen forlasis la sufikson ec ĉe adjektivaj radikoj laŭ tute kaprica maniero.