Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jam mi diris antaŭe, ke mi ne esperas vian konsenton al mia tezo pri sennaciismo; sed eble vi tamen povos konfesi al vi mem, ne publike, ke vi malĝuste kvalifas ĝin "anarkia". Se vi bv. legi aŭ relegi, miajn Postulatojn Sociologiajn, en kiuj mi kondensis (tro, sed mi pensis pri la formato de Reno) mian koncepton pri racia organizado de la homaro, vi nepre komprenos, ke ĝi ne akordas kun la teorio de Eliseo Reklu (Reclus), Kropotkin k.a. eminentaj kleruloj, kiuj argumentis, ke ĉio malbona en la socio kuŝas en la aŭtoritato, en la ŝtato. Celi mondregnon ne signifas malakcepti aŭtoritaton, regadon.

Ĉar mi tenas kopion de letero, en kiu mi traktas iomete la demandon, mi sendas ĝin al vi, petante, ke vi ne ĵetu ĝin en rubujon, sed gardu por eventuala transdono al alia persono. Klarigcele, mi diru, ke antaŭ ol liveri mian manuskripton al Amaja, mi estis sendinta ĝin al F. Azorin, kiu publikigis en Reno, n-o 48, sian propran planon pri organizado de l’ mondo. Tiu mia manuskripto tiam havis kiel titolon Aksiomoj Sociologiaj kaj mi anstataŭigis la vorton "Aksiomoj" per Postulatoj sekve de mia korespondo kun Azorin. Samcele mi ankaŭ diru, ke, post la ricevo de mia letero, Azorin vizitis min kaj ni longe interdiskutis. Kaj poste ni ne plu havis la okazon tion fari. Menciinde estas plie, ke la arkitekto Azorin estis hispana konsulo en Francio, kiam okazis la civila milito en Hispanio. Kaj ĉi tie li havas bonan pozicion…

Eble ankaŭ utilas, ke vi sciu, ke pri la nacioj Azorin kelkrilate rezonis kiel vi. Kaj la Cerbaj Sekrecioj en la n-ro 52 de Reno estas kvazaŭ la sekvo de nia interdiskutado. Mi ŝatus, ke vi legu, aŭ relegu, tiun artikoleton, en kiu S-ro Amaja faris iun ŝanĝeton en la 11-a sekrecio; li anstataŭigis "sovaĝa besto" per io. Okaze, ke vi ne havus tiun n-on de Reno, mi volas almenaŭ citi la duan sekrecion:

"Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kiel esperi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron".

Vi opiniis utile citi el miaj diroj pri Aŭstralio kaj eble vi pravis. Sed mi scias, ke tiam ili vekis malsimpation al mi ĉe kelkaj Samideanoj. Kredeble ili ne sciis, ke mi povas ankaŭ mallaŭdi Francion, kiel estas konstateble en mia artikolo kun titolo Post Okdek Ok Jaroj[1] kaj aperinta

  1. En tiu artikolo mi komparas la sintenon de la Paris-anoj, en 1914, rilate al la germanoj, kun tiu de la Tokio-anoj, en 1937, rilate al la ĉinoj.