Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1985, III.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la n-o 7-a de "S.B". Kaj mi notis, ke la materia vivnivelo de la aŭstrala popolo estas alta. Nun mi povas sincere konfesi al vi, ke la artemo de l’ meksikoj neniel en mia juĝo povas kompensi la malaltan, la mizeran vivnivelon de l’ meksika popolo ĝenerale. La diferenco de klasoj ĉi tie estas multe pli okulfrapa ol en Aŭstralio. Kaj nun, malgraŭ mia pli kaj pli malaltiĝanta pensio, mi vivas ankoraŭ etburĝe, kompare al la plimulto de l’ meksika popolo. En Aŭstralio mi absolute ne povus nun vivi per mia nuna enspezo.

Almenaŭ vi bonvolu neniam forgesi, ke en Sidnej kaj Melburn mi povis akiri vere bonajn geamikojn, inter kiuj mi kalkulas vin, malgraŭ kelkaj miskomprenetoj okazintaj inter ni…

Eble mi jam tro longe babilis, tamen mi ankoraŭ volas konfirmi mian antaŭan diron pri mia sano. Mi ne scias tute ĝuste la kaŭzon de mia nuna bonfarto, sed estas fakto, ke mi sentas min vigla, kiel en mia dudekjaruleco. Kaj kiam mi promenadas, tiam okazas iafoje, ke mi kantetas laŭ diversaj arioj, kiujn mi mem elpensas, jenajn frazojn:

"Mi junas kaj sanas, kiel dudekjarulo" – aŭ

"Kiel dudekjarulo mi junas kaj sanas".

Sed preferinde mi diru, ke ĉiumatene mi gimnastikas dum 10 minutoj, 5 antaŭ duŝo kaj 5 poste. Krome, dum la tago mi kelkfoje spiras profunde laŭ la metodo rekomendita de la "yogis" el Hindio, kaj penas meti mian menson en harmonio kun la kosmaj leĝoj, kiujn nia racio ne povas detale kaj precize koni, sed kiujn eble nia intuicio povas senti.

Bedaŭrinde mi ne kapablas forgesi la kruelajn frenezaĵojn, kiujn plenumas "homoj", kiuj ekstere similas nin, sed interne tre malsimilas. Fakte, ili ne estas homoj sed naciuloj… Sekve mia spiritostato kaj humoro ne estas kontentigaj. Kaj tial ke mi estas devigata resti ĉi tie, mi sentas min kiel en malliberejo. Krome, mia pensio pli kaj pli reduktiĝas dum la prezo de vivnecesaĵoj daŭre pligrandiĝas. Eble baldaŭ alvenos tempo, kiam mi ne plu povos elspezi por poŝtmarkoj…

Por ke vi povu ĝuste kompreni mian koncepton pri seksrilatoj mi devus skribi tre longe. Nur mi diru, ke la monogamio ŝajnas al mi neracia sistemo. Mi kredas, ke viro povas ami samtempe du, tri, eble kvar virinojn, kies ecoj estas reciproke kompletigaj. Eble virino ankaŭ povas ami samtempe kelkajn virojn; sed tion ĉi lastan kompreneble mi ne povas scii laŭsperte… Bondezire kaj sincere via.