Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ATENTIGO PRI LA DUA ELDONO

Kiam, komence de l’jaro 1921, mi publikigis ĉi tiun studaĵeton per la gazeto “Esperantista Laboristo”, mi ja ne dubis pri la praveco de la principoj tien metitaj. Sed, verdire, mi ne antaŭvidis tiel rapidan kreskadon de nia movado laŭ la direkto montrita.

SAT enkalkulas nun pli ol 3500 membrojn. Ĝi posedas ampleksan revuon, kiun legas almenaŭ 7 aŭ 8000 personoj. Artikoloj el tiu revuo estas represitaj en kelkcentoj da plej diverslingvaj gazetoj. Eldonkooperativo eldonis jam kelke da indaj kaj gravaj verkoj. SAT okazigis tri kongresojn, pri kiuj trumpetis plej diversaj gazetoj el ĉiuj landoj. Nia movado eĉ altiris la atenton de registaroj, tiagrade, ke ĉe la Pola Sejmo (parlamento) okazis interpelacio de deputito (s-ro Pankratz) pri la persekutoj, kiuj trafis polajn SAT-anojn.

Multe da aliaj faktoj mi povus citi, por pruvi, ke ni ekiris ĝustan vojon, ke ni entreprenis fruktodonan laboron, kaj ke la esperantistoj, kiuj jam aliĝis al nia organizo, povas ne domaĝi siajn monon kaj penadon.

Tamen hodiaŭ mi preskaŭ bedaŭras pri tiu rapida kreskado. Mi supozas, ke ne ĉiuj aliĝintoj plene konscias pri la celo kaj taskoj de nia entrepreno.

Antaŭ du jaroj mi kriis al la prolet-esperantistoj: For la neŭtralismon! Tiu krio estas ankoraŭ nuntempe oportuna. Ne ĉiuj aŭdis ĝin kaj komprenis ties signifon. En niaj rondoj troviĝas Kamaradoj, kiuj iom honte, duonkaŝe daŭrigas mone kaj age subteni la t.n. neŭtralan esperantan movadon.

Tial la reeldono de ĉi tiu broŝuro respondas al certa bezono. Necesas insiste montri, ke la neŭtralismo de la burĝaj esperantistoj estas nur ŝajna; nur masko, per kiu ili kaŝas hipokrite sian klasan profiton. La sperto mon-