Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tras ĉiutage la pravecon de tiu aserto. Sufiĉas altiri pri tio la atenton de la prolet-esperantistoj, por ke ili mem proprokule vidu la faktojn. Mi tamen citu la sintenadon de la esperanta gazetaro, kiu per silento bojkotas nianmovadon.

Tiaj neŭtraluloj estas ja simple hipokrituloj. Ili ĉiam celis kapti kaj direkti la movadon profite al siaj klaso, negoco aŭ eklezio. Ili okulumis al la Laboristaro nur kun la espero moligi, nebuligi ĝian klaskonscion. Kaj iagrade ili sŭkcesis.

Sed nun, vidante, ke esperanto disvastiĝas en revoluciaj rondoj; ke la laborist-esperantistoj memstare organiziĝas, la "neŭtraluloj" ĉagrenas kaj silentas pri tiu por ili bedaŭrinda fakto. Ekzistas eĉ malnovaj esperantistoĵ, kiuj fariĝis malamikoj de la lingvo internacia, konstatinte, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali la "karan patrion", la "sanktajn kredojn", per kiuj oni sukcesis tiom longe teni la proletaron en servuteco.

Kaj tio estas logika – antaŭvidita…

En ĉi tiu broŝureto estas ankaŭ pritraktita la demando pri organizado de la revolucia esperanta movado. La ĝisnuna organizsistemo inter-nacia estas malaprobata kaj montrata kiel necelkonforma por mondlingvanoj.

Estas vere, ke la sennacieca organizbazo estas akceptata de granda nombro da Kamaradoj. Sed oni eraros, opiniante, ke ĉiu emo reveni al la inter-nacia organizprincipo estas sufokita; oni trompus sin volante kredi, ke ĉiuj SAT-anoj estas pretaj plenkonsente kaj plenkonscie laboradi laŭ tiu direktivo. Estas ankoraŭ necese kontraŭbatali ĉian provon reiri al la forlasita vojo, ĉian danĝeron refali en la rutinon.

Senindulge ni kontraŭbatalu la imitaĉan spiriton. Ni lernu tiri ĉiajn konsekvencojn el la mondlingveco. Ni ne imitaĉu la aliajn "Internaciojn" el malsamlingvanoj. Ni kreu novon, penante ĉiuokaze, ĉiurimede fordetrui la malnovon!…

Por tia tasko ĉi tiu modesta broŝuro povas ankoraŭ utili.