Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mem hontus pri siaj nuntempnj disĉiploj, kiuj tro laŭlitere komprenas kaj instruas lian doktrinon. Li certe tre ĉagreniĝus ĉe la konstato, ke la marksismo fariĝis nediskutebla dogmo, devigo instruata al 160 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo.

Ho! mi bone komprenas, ke miaj pesimismaj diroj en Absolutismo povas fari malbonan impreson ĉe multaj legantoj. Se mi celus akiri popularon, aliel mi certe parolus. Por veki aplaŭdojn ĉe la amaso, necesas doni al ĝi esperojn, baldaŭ efektiviĝontajn, flati ĝin kaj fari mirindajn promesojn. La pastroj promesas eternan feliĉon al la piuloj; la politikaj agitistoj promesas paradizon sur la tero, se oni donas al ili la regadon. Mi volas esti nek pastro, nek agitisto. Mi bone konscias, ke la sennaciismo estas utopio en la nuna tempo, sed mi havas la firman konvinkon, ke civilizo pereos, se la popoloj el la tuta tero ne unuiĝos kaj kunfandiĝos. La ĝenerala aplikado de esperanto povus tre efike helpi al tiu kunfandiĝo; pro tio mi estas SAT-ano kaj tre ĉagreniĝas ĉe konstato, ke ĝenerale la t.n. revoluciuloj restas ligitaj al tradicioj kaj rutinaj kutimoj kaj malatentas nian movadon…

La nuna mondo prezentiĝas al mi kiel amaso da homoj, naĝantaj kontraŭflue en riverego. Nur malmultaj lasas sin porti de la fluo, sed estas malhelpataj de la baraktado de la plimultaj. Tamen la fluo nevenkeble portas ĉiujn al la oceano, kie ĉiuj akvoj miksiĝas. Ĉu estas saĝe naĝi kontraŭdirekte al la fluo, kiel ĉiaspecaj naciistoj?…

Eble mi nur sukcesis tedi vin per mia longa babilado. Tiaokaze bonvolu pardoni min kaj akcepti mian fratecan kaj sennaciecan saluton.
P.S. Mi volas kompletigi tiun ĉi leteron per mencio de kelkaj faktoj, kiuj estas ankaŭ tre signifaj:
1)Komence de aŭgusto 1934 alvenis en Romon aernavigada misio sovetia por redoni la viziton, kiun faris al Moskvo la faŝista marŝalo Balbo. La sovetiaj aviadistoj estis akceptataj je la sonoj de la Internacio (!!!), de Giovinezza, la faŝista kanto, kaj de la reĝa himno…