Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

2)Antaŭnelonge la faŝista generalo Graziolo k.a. italaj militistoj estis akceptataj en Moskvo kaj Minsko je la sonoj de la itala himno kaj de la Internacio. La stacidomoj estis abunde ornamitaj de italaj flagoj kaj de sovetiaj, kompreneble kun la martelo kaj la falĉileto (!!!). Grazilolo povis ĉeesti la grandajn manovrojn de la t.n. ruĝa armeo kaj laŭ lia raporto en la "Giornale d’ Italia", la itala misio estis tute speciale bonvenigata.
3)Por ke la legantoj povu prijuĝi la leĝon, kies teksto troviĝas pĝ. 84, laŭ ĝia apliko, ni menciu jenan konkretan ekzemplon:

Okaze de antaŭnelonga vizito de sovetia ŝiparo en la pola haveno Gdjnia, la maristo VORONKOV el la kirasŝipo "Marat" dizertis. Sekve de tio la militista juĝistaro mortkondamnis lin kaj ordonis la tujan areston de liaj parencoj; kiuj estas malliberigataj dum 10 jaroj kiel garantiuloj. La motivo de tiu ordono estas laŭvorte jena: "pro ebla kunkulpeco eĉ pasiva aŭ senkonscia".

La ŝipano VORONKOV ne povis esti mortpafata, ĉar li forkuris; dume liaj parencoj sidas en malliberejo kaj sendube meditas pri la plej bona maniero konstrui socialismon en unu sola lando.
4)Moskvo, la 5an de novembro 1934. – La supera tribunalo verdiktis en la proceso rilata al la fervojakcidento, okazinta ĉe la stacio Osnava. La tri akuzitoj estas konsiderataj kiel kulpaj pro (laŭvorte) "krima maldiligento en la deĵoro". La ĉefoficisto Linnik estas punata per mortpafado kaj la du aliaj akuzitoj: la signalisto Junnoĉef je kvin jaroj da malliberiĝo kaj la relŝanĝisto Pavlenko je tri jaroj.

Tiu fakto ne estas unika; mi povus mencii aliajn, similajn. Kaj nun mi demandas al la blindaj kreduloj, kiuj atendas la lumon el Moskvo, en kiu alia lando, el inter la plej reakciaj, laboristoj estas mortpafataj pro "maldiligento en la deĵoro"?

Bonvolu tamen, mi petas, ne konkludi el ĉio dirita, ke mi kontraŭas al ĉia diktaturo. Dum furiozas la batalo inter ekspluatistoj kaj ekspluatatoj, estus ja stulte paroli