Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Per tiu ĉi letero mi intencas pruvi, ke la teorio pravas sed la procedoj uzataj de tiu kamarado estas kontraŭefikaj kaj sekve damaĝaj por la afero.

Laŭ la koncernaĵ fundamentaj tekstoj, la sennaciisma vidpunkto "estas nuntempe utopia" dum la internaciisma vidpunkto (tiu pri la rajto al plena memdispono de ĉiu nacio) estas la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

En tiuj deklaroj estas agnoskite, ke la mondo nepre devas travivi "internaciecan" stadion. Tio signifas do, ke internaciismo tute ne estas baro sed ŝtupo al la sennaciisma estonta socio, nuntempe neefektivigebla. Kial do ni aprobu la konstantajn atakojn de k-do Lanti al la internaciistoj? Miaopinie, internaciismo estas la grundo, kie ni devas semi senlace sed ne sarkasme, ne per primokoj kaj per dubasencaj ironioj. Estas ĉe la internaciistoj, kie troviĝas la plej antaŭenemaj personoj, varbeblaj por nia celo. Satiroj tiuokaze ne taŭgas por logi ilin al nia tendaro.

HEREZULO deklaris, ke ĝi kondamnas nenian sincerulon. Sed la faktoj ja pruvas, ke en ĝia kolekto amasiĝas atakoj dekstren kaj maldekstren, kontraŭ komunistoj, kontraŭ socialistoj, kontraŭ internaciistoj, kontraŭ vivantoj kaj kontraŭ mortintoj. Evidente, la redaktoro trovis ĝis nun nenian sincerulon. Ĉu tio ĉi ne ŝajnas sektemo?

Malakceptinte ĉiujn dogmojn, k-do Lanti mem kreis novan dogmon el sia maltolerema "ismo". Kun ĉagreno mi skribas tion ĉi, ĉar mi timas esti ekskomunikata, kiel "hereza" sennaciisto. Sed mi ne estas ortodoksa ĝis tia grado, ke mi silentu, kiam mi konsideras, ke la taktiko de k-do Lanti (kiun cetere, mi persone tre sincere estimas) estas malĝusta. Efektive, oni povas konstati, ke liaj malutilaj procedoj okazigas, rilate al Sennaciismo, miskomprenon kaj eĉ malŝaton flanke de kamaradoj, simpatiantaj ideale al la afero sed ne kapablaj juĝi aparte "sennaciismon" sendepende de la agado de iu ajn sennaciisto. Multaj ne bone vidas, ke sennaciismo, samkiel Esperanto, estas nenies propraĵo, sed konscie aŭ ne, ĉies celo ĉe la progresemuloj. Tial oni povas tro facilanime, identigi la doktrinon kun unu persono.

K-do Lanti, kiu tiel ofte alvokas la racion, sin montras tiurilate tro pasia kaj bedaŭrinde, laŭ mia penso, faras tute negativan laboron por la sukceso de Sennaciismo. Racia, normala homo, konsideras Internaciismon, kiel paŝon al iama Sennaciismo, sed ka-