Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

marado Lanti traktas la internaciistojn kiel malamikojn de la homaro. Se oni kredas je la leĝoj de la evoluo, oni konfesos, ke Sennaciismo en la praktiko nur povas esti natura logika sekvo de maturiĝinta Internaciismo.

Imagu ekzemple, ke por propagandi Esperanton, ni dediĉus niajn fortojn insulti la eventualajn lernontojn, dirante al ili, ke ilia patrolanda lingvo estas ĵargono, dum Esperanto estas la sola lingvo belsona kaj taŭga, kiu nepre devos forigi ĉiujn "naciajn lingvaĉojn". Kioman elcenton ni sukcesus varbi inter la alparolatoj? Ni, sennaciistoj, celas la starigon de unu sola lingvo tutmonda, sed tian propagandon ni povas fari nur inter tiuj, kiuj jam estas konsciaj Esp-istoj kaj al tiuj internaciistoj kun supernacieca spirito. Al la laikoj ni simple diras, ke Esperanto estas helpa lingvo. Tion postulas la bona taktiko, mi pensas.

"Ili – la sennaciistoj – (asertas la Manifesto) tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri menson, en kiu superregus la racio. Ili scias, ke la sento estas granda forto, tre forta instigilo; ke la mitoj ludas gravan rolon en la Historio". Jen frazoj, kiuj pravigas mian tezon pri la taktiko ĝusta, konsistanta en tio, atenti zorge la menson de la homoj, por ne fuŝi la aferon mem, kiun ni volas defendi. Se anstataŭ prezenti Sennaciismon kiel aspiron, kiun la homaro post la necesaj etapoj realigos, ni prezentas ĝin kiel "absolutisman" idealon, tuj aplikebla por solvi ĉion malgraŭ la "nuntempaj kondiĉoj" kaj en opozicio al la, hodiaŭ ebla, Internaciismo, kiu estas pli facile komprenebla de la malkleraj amasoj, ni neniel sukcesos akceptigi ĝin grandskale kaj ĝi fariĝas stranga teorio.

Ne estas necesa troa cerbumado por kompreni, ke Sennaciisma socio nur povos eliĝi siatempe el longedaŭra kunvivado paca de memstaraj nacioj, internaciece regataj. Alimaniere, ĝi ne estus naskita de normala akuŝo, sed nevivpova monstro eligata per aborto. Praktika laboro estas do, helpi al la disvolviĝo de forta sento de internaciisma solidaro kaj kunlaboro inter la ŝtatoj kaj inter la popoloj, kiuj dume konservu daŭre siajn ecojn kaj apartajn karakterojn, ĝis kiam pli favoraj kondiĉoj ebligos, ke nia semado fruktiĝu.

Se internaciismo estas rimedo kaj Sennaciismo estas celo – tiel mi vidas la aferon – nia devizo estu: "Al Sennaciismo PER (ne kontraŭ) Internaciismo".