Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉio alia, mi kredas, estas "diletantismo" kaj vana pretendo konstrui kastelon sur la sablo.

*       *
*

Ni ne povas ne aludi aspekton de la agado de kamarado Lanti per siaj eldonaĵoj. Tiun, kiu koncernas lian sintenon antaŭ la Soveta Registaro.

Post rekono de mankoj en tiu reĝimo – kvankam mi persone ne konsentas al ĉiuj kritikoj de kamarado Lanti – mi ne povas aprobi, ke la organo de la Frakcio havu preskaŭ ekskluzivan taskon, sisteme ataki la sovetan povon. Por tio ĉi mankis inter la gvidpunktoj de HEREZULO, unu tekstanta jene: "La precipa rolo de "H" estas ataki senĉese la agadon de la Sovetaj instancoj kaj persiste ignori la ekziston de la aŭtokratioj alilandaj". Ne gravas, ke HEREZULO ne plu estas eldonata. Mi deziras konstatigi, ke la revueto senlace agis tiel, malgraŭ ke simila gvidpunkto ne estis publikigita en ĝi. Pri la pretekstoj, per kiuj oni celis pravigi la "ne-sinokupadon" pri la faŝiŝtaj ŝtatoj en la Sennaciista bulteno, mi preferas silenti.

Konstateble kaj konstatinde estas, ke k-do Lanti difinis al sia vivo tiun ununuran celon: batali kontraŭ la "ruĝa faŝismo" (esprimo fervore elpensita de li) kaj forlasi ĉion, kio rilatas al la faŝismoj bruna, nigra kaj alikoloraj, kun kiuj li ne trovas esencan diferencon ĉe Sovetlando, eĉ se li iam diris, ke ne ĉiuj reĝimoj estas samaj. Ke li agu tiel per siaj paroladoj kaj verkoj, estas tute privata afero lia; sed ke la politiko de la frakcio estu persiste tia, tion mi, kiel sennaciisto, ne ŝatas. Laŭ mia opinio, la gazeto de Sennaciismo estu disvastigilo de nia doktrinoj, kleriga informilo objektiva kaj supertendenca, eksponilo de nia altcela teorio, propagandilo de nia idealo, neniam pamfleto.

De sennaciista vidpunkto, jen unu el la gravaj pekoj, kiun k-do Lanti riproĉas al la Soveta Registaro. Ĝi kreis potencan armeon! Kiu ajn sagaca homo agnoskus sincere, ke se Sovetio ne volis liveri sin sendefende al la avideco de la kapitalismaj ŝtatoj (jam intervenintaj malsukcese dum la civilmilito en Rusio) ĝi estis devigata organizi fortan militaparaton. Nuntempe la minacoj kreskis, pro la najbaraj impetegaj faŝismoj "ne ruĝaj". K-do Lanti, pli obstina ol sagaca observanto, ignoras, ke la faŝistaj potencoj armadas sin por satigi imperiismajn apetitojn dum la Ruĝa Armeo havas nur elementan defendan rolon.