Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉio ĉi estas evidenta. Kaj se la sovetaj aŭtoritatoj ŝajne ekspluatis la denaskan emon de la homoj al sia naskiĝloko, tiel profitante la forton de la sentoj por igi pli fortika la militpovon de la lando, tio pruvas simple, ke la sovetaj instancoj aplikis al sia logika celo tiun memstaran miton, "ludanta gravan rolon en la Historio", kaj kiu estas nepre atentinda fakto por kiu ajn entrepreno homa "en la nuntempaj kondiĉoj". Ili do agis saĝe kaj prudente.

Verŝajne k-do Lanti preferus ke Sovetio "sennaciiĝu", sin liverante senarme al Hitler kaj al Japanio. Sed tiun sennaciismon (mondunuigo sub tutmonda kapitalisma regno) mi ne ŝatas, kaj kredeble ankaŭ ne la plejmulto el la frakcianoj.

Kiam oni proklamas – kiel faris k-do Lanti – ke konstrui Socialismon en unu sola lando estas neeble, ankaŭ oni devas akcepti, ke enradiki Sennaciismon en Sovet-Unio, profite al la ŝovinista naciisma faŝismo eksterlanda, estus malspritaĵo. Natura amo al la patrolando, kia estas en Sovetio, ne signifas atakemon al alilandanoj kaj ne povas esti komparata kun la naciisma eduko en la faŝistaj nacioj, kie internaciismo (ĉiuj movadoj kaj organizoj tiucelaj aŭ kun tiu kvalito) estas persekutata kaj malpermesata. Patriotismo en Sovetio ne estas danĝera al alia popolo; ĝi estas memkompreneblaĵo en la nuna stato de la homaro kaj esence diferenca de la naciismo ŝovinista de la kapitalismaj faŝistaj ŝtatoj.

Malfortigi la nacian senton de la popolo, en la nomo de la bono de Socialismo (neante ties eblecon en nur unu sola lando, kiu cetere estas ĉirkaŭata de la malamikoj) estus neniel utila al la intereso de la laborista klaso tutmonda, eĉ se oni rifuzas la valoron de la soveta eksperimento, kies gvidantoj profitis je la natura amsento al la patrolando, por starigi fortan defendocelan armeon.

Alia peko de la Soveta reĝimo, laŭ k-do Lanti, estas, ke Sovetio subskribis kontraktojn kun aliaj ŝtatoj, alianciĝis kun Francio kaj aliĝis al la Ligo de la Nacioj. Tiu klara konsekvenco de la situacio ĝenerala, montras "perfidon al certaj marksismaj principoj, forlason de la interesoj de la proletaro" ktp. Sed agi male, t.e. praktiki sinmortigan politikon de izoliĝo, ĉu ne estus stulte?

Sennaciismo diferencas de iu snoba "kosmopolitismo" en tio, ke ĝi unue postulas la ekziston de laboristara klasregado tutmonda. Sen tiu premiso, akcepti mondunuiĝon kiel rezulton el perfortaj konkeroj de avida sukcesanta naciismo, same ol kiel sekvon de li-