Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El la ĉi-supre dirita mi konkludos jene: Tial ke ni "kondamnas neniun sincerulon"[1], ni povus konsenti nur al jena via deklaro: "Depost mia aliĝo al la S.F. okazis grandaj ŝanĝoj en la internacia politiko; mia lando estis invadata de araboj, italoj kaj germanoj kaj tial mi ekkonsciis pri mia hispaneco kaj ne povas toleri tian invadon nek la perfidon de generalo Franko k.a. malbonaj hispanoj. Pro tio mi nun komprenas, ke la sennaciismo estas nur revo de utopiuloj, kiuj ne vidas la mondon tia, kia ĝi estas. Necesas ja batali por defendi la sendependecon de sia lando kaj sekve mi malkonfesas sennaciismon kaj refariĝas internaciisto".

Se tiele vi parolus, Kdo BOSK, via sinteno estus konsekvenca kaj neniel "kondamninda". Sed aprobi la enhavon de la Manifesto kaj skribi vian publikan leteron, tio estas rilati al la sennaciismo vere tro diletante. Ĉu prave aŭ malprave – pri tio nun ne eblas diskuti – la sennaciisma tezo celas montri, ke la internaciismo estas esence konservativa, eĉ reakcia (oni pensu pri la movadoj por la sendependeco de provincoj, kiuj jam delonge enkadriĝis en nacio); ke la homoj, kiuj volas pacigi la mondon, konservante la naciojn, iel similas al tiuj, kiuj volus elsekigi lagon per kribriloj. Kaj la samon oni povas diri pri la naivuloj, kiuj provas konstrui socialismon en iu anguleto de l’ mondo kaj eĉ sur ĝia sesono.

En via letero troviĝas parto, kiu ne rilatas rekte al la sennaciismo kaj ĝi sekve ne trovas anticipan respondon en la Manifesto. Temas pri mia sinteno al Sovetio. Dankon pro tio, ke vi donas al mi la okazon por eldiri denove mian opinion pri tiu demando. Mi jam publikigis broŝuron, kies konkludo estas, ke en Sovetio ne konstruiĝas socialismo, sed ke tie regas ruĝa faŝismo. Forpasis de tiam du jaroj kaj neniu refuto al mia tezo venis. Male, gravaj okazintaĵoj ĝin konfirmis. Lastatempe en laboristaj ĵurnaloj kaj revuoj ankaŭ aperis la kvalifiko: ruĝa faŝismo. Kaj mi

  1. kio tute ne signifas, ke ni ne kontraŭbatalas sincerajn opiniojn, se ni opinias ilin eraraj kaj danĝeraj; ŝajne Kdo BOSK ne tute komprenas la sencon de l’ vorto "kondamni".