Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eĉ havis la amaran plezuron ricevi leterojn de ge-kdoj, kiuj konfesis: "rilate Sovetion, vi ja estis tute prava; nun ni pensas kiel vi post la lastaj okazintaĵoj, sed antaŭe ni opiniis, ke vi pasie troigis…". Bedaŭrinde tiel ne estis; eĉ ne sufiĉe mi akcentis pri la terura danĝero, kiun konsistigas por la homaro la jezuiteca bolŝevismo, la senetikeca perĉiarimedeco Lenina, tiom draste aplikata de Stalin. Mi jam diris kaj ripetas, ke en neniu alia lando la laboristoj kaj kamparanoj estas tiom servutigitaj kiom estas tiuj el Sovetio, fare de la kreiĝanta nova klaso, fare de la oligarkoj el la Kremlo, fare de la sangosoifanta diktatoro Stalin. En neniu lando krom en Sovetio ekzistas la interna pasporto. Japana laboristo ne bezonas tian legitimilon por iri el Tokio al Osaka, sed Sovetiano sen ĝi ne povas iri el Moskvo al Leningrado!… Kaj nur en Sovetio la familio estas respondeca pro la "krimoj" de unu el siaj anoj kontraŭ la Ŝtato.

Okaze de la procesoj, kiuj sendis al morto malnovajn bolŝevistojn, la tuta mondo estis tre mirigita pro tio, ke la akuzitoj konfesis mem siajn "krimojn". Por kompreni tion, necesas scii, ke per tiu konfeso la akuzitoj celis eviti al siaj parencoj, al siaj gefiloj persekutojn kaj turmentojn ĉiaspecajn… – Turmentojn? Jes! Kaj laŭ aserto de Eŭgeno Lyons en "The American Mercury", eĉ infanoj estis torturataj antaŭ la okuloj de akuzitoj, por devigi ilin konfesi siajn "krimojn" kontraŭ la Ŝtato. Musolini kaj Hitler ne ankoraŭ atingis tian gradon de kruelo en sia diktatoreco… La krimoj de l’ ruĝa faŝismo estas nenombreblaj kaj apenaŭ priskribeblaj. Se vi fermas la okulojn por ne vidi la realon kaj ŝtopas al vi la orelojn, por ne aŭdi la kriojn de l’ viktimoj de Stalin, tio estas afero de via konscienco; sed tiom facilan mi ne havas kaj sekve konsideras kiel devon konigi la rezultojn de mia longa observado kaj diversmaniera enketado super Sovetiaj aferoj.

Sed mi ne forsilentu ion ajn el mia penso kaj mi demandas: "Ĉu hazarde vi mem estas ankaŭ ia ruĝa faŝisto? Ĉu vi aprobas la farojn de tiuj, kiuj buĉis 12 anojn de la Liberecana Junularo el Barcelono? kiuj murdis la