Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

K-dojn Berneri, Barbieri, Nin kaj multajn aliajn?" Jam longa estas la listo de l’ viktimoj de la ruĝa faŝismo hispana, kiu estas importita el Moskvo.

Oni raportis al mi, ke dum la lasta SAT-Kongreso, Kdo HERNANDEZ via kunulo kaj eble amiko, eldiris, ke "ne necesas esti prava, sed forta", kio vekis indignon ĉe multaj kongresantoj[1]. En tiu cinika eldiro ni trovas la ĝermojn de l’ faŝismo. Tia senetikeco karakterizas la "moralon" de l’ ĝangalo, la "moralon" de l’ bolŝevistoj kaj de l’ jezuitoj. Kiam via samlandano Ignaco de Lojola eldiris, ke "la celo pravigas la rimedojn", li ja estis la instruonto de Lenin, kiu rekomendis uzadon de ĉiaj rimedoj kontraŭ la "malamikon". Kiam Lenin faris sian jezuitecan rekomendon, tiam la "malamiko" konsistis el burĝoj, socialdemokratoj kaj anarkistoj; poste el la maristoj el Kronŝtad, kiujn mortpafigis Trocki; poste ĝi estis Trocki mem, kiun Zinovjev kaj Kamenev volis ke oni kondamnu je morto; poste, estis Zinovjev kaj Kamenev, kiujn Stalin mortpafigis; poste… La Tarpeusa Roko estas proksima de l’ Kapitolo…

Estimata Kdo BOSK! Mi ne forgesis kiom afable kaj helpeme vi rilatis al mi, okaze de mia restado unusemajna en Valencio. Malfacile mi povas kredi, ke vi aprobas la krimojn de l’ ruĝaj faŝistoj en Katalunio kaj alie. Via jesa aŭ nea respondo estos al mi tre valora. Tamen mi demandas: Ĉu vi aprobas aŭ ne? Mi havis la okazon observi kaj noti, kiom malbonfara estas la bolŝevisma senetikeco sur honestajn kaj bonfaremajn personojn iom simplanimajn. Al bona manĝaĵo ili aldonus venenon, se iu aŭtoritata persono klarigus, ke tio estas necesa por la sano de gasto. La perĉiarimedeco Lenina laŭ kiu bolŝevistoj devas mensogi, kalumnii, ruzaĉi, murdi ktp… por venki la kontraŭulojn, sukcesis atingi similan rezulton ĉe kredemaj admirantoj. Mi ne pensas, ke vi apartenas al tia kategorio de homoj. Necesas do serĉi alian klarigon pri via sinteno. Ĉu do vi opinius, ke por praktikemulo, kiu volas ludi en la socio elstarantan rolon, necesas ke li apartenu ĉu al la ruĝa aŭ alikolora faŝismo, ĉar ŝajne la homaro

  1. Vidu pĝ.75 de la "protokolaro" (N°457 de S-ULO)