Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

devas trapasi tian regsistemon? Kvankam mi ne konas vin intime, tamen mi malemas pensi ke tia hipotezo estas ĝusta koncerne vin. Sed se mi estus konvinkita ke tia estas via kazo, tuj mi formetus la skribilon, dirante: "je tia vidpunkto vi pravas kaj la elmontro de simpatio por la sennaciismo povas nur malutili al via kariero."

La sennaciismo ne bezonas diletantojn, sed pionirojn, kiuj klare konscias, ke ilia agado kaj laboro ne donos al ili gloron, famon iaspecajn. Se en 1934 vi estus tre atente kaj kompreneme leginta la Manifeston, vi certe substrekus kaj ne forgesus jenan alineon: "La plej esence grava laboro estas tiu de l’ pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj kaj tradicioj, kiu forsekigas la marĉon el rutino kaj tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso…"

Sed vi ne sufiĉe atente legis aŭ verŝajne vi forgesis; aliel ne estas klarigeble, ke en via letero vi diras aprobi la enhavon de l’ Manifesto kaj samtempe vokas al sennaciismo PER internaciismo. Estas kontraŭdiro en la esprimo mem. La celo de l’ verketo ĝuste estas montri la esencan, fundamentan diferencon inter la du ismoj. En via letero vi parolas pri diletantismo, sed, estimata Kdo, per tio vi nur povas pensigi seriozan homon pri la biblia rakonto pri pajlo kaj trabo.

Mi emus diri ankoraŭ multon pri la temo, sed necesas, ke mi bridu mian rezonemon. Cetere la legantoj de ĉi tiu letero povas trovi kvazaŭ aldonon en artikolo kun la titolo "Ĉiu plenumu sian devon", kiu verŝajne aperos en S-ULO[1]. Tamen mi ne volas fini, ne parolante pri via aludo al mia "morto". Estas tute vere, ke mi volis mortigi Lanti-n, kaj refariĝi simple Adam, la nekonatulo. Mi deziris laŭpove helpi al la neŭtrala movado en Japanio, opiniante, ke "universala lingvo entenas econ revoluciigan" (pĝ.15 en "For la Neŭtralismon!"). La japana Polico tion ne permesis. Tial ke mi malsukcesis en mia provo pri sinmortigo, tute nature mi do emas denove labori por la sennaciismo. Certe mi ne lasos sen respondo atakojn de

  1. Vd. pĝ.161 de tiu ĉi broŝuro. (Kompil. noto)