Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

internaciistoj; mi ne toleros konfuzon, misklarigojn kaj diletantismon en mia pionira laboro. Mi ne laciĝos ripeti, ke estas danĝera iluzio kredi, ke oni povas atingi daŭran pacon, konservante la naciojn; mi eventuale montros ke la sovetia patriotismo estas same danĝera kiel la japana, la germana, la itala kaj ĉiu cetera; ke plie la sovetiaj servutuloj havas absolute nenian intereson defendi sian servuton. Ĝuste pro tio ke ili ne havas intereson, Stalin decidis fari grandskalan agitadon porpatrian. Se la kompatindaj servutuloj fakte havus intereson, tia agitado ne estus necesa. Kaj la plej lerta sofisto ne kapablus liveri ŝajnkontentigan klarigon pri tiu ĉi historia fakto: kiam Sovetio estis reale minacata de kapitalistaj ŝtatoj; kiam ĝi ne aliĝis al la Ligo de nacioj kaj ne alianciĝis kun la kapitalistaj Francio kaj Ĉekoslovakio, tiam la patriotismo ne estis agitobjekto de Komintern. Se plaĉas al vi fermi la okulojn, nu faru, sed ne postulu, ke ĉiu ankaŭ blindiĝu…

Mi plie aldiru, ke ankaŭ la ĉinaj kulioj kaj kamparanoj neniel plibonigos sian sorton, defendante la regadon de Ĉang-kaj-Ŝek kontraŭ la japana invado. Unuvorte kaj konklude: saĝa homo ne elektas inter pesto kaj ĥolero, sed provas ŝirmi sin kontraŭ ĉia malsano. Kaj se sennaciisto falas viktime dum milito, li almenaŭ povas ĝui la internan kontenton, ke la militistoj sklavigis nur lian korpon, ne lian spiriton, lian animon. Nenio ŝajnas al mi pli malsaĝa ol homoj, kiuj akceptas enkateniĝon, kredante, ke ili per tio liberiĝos. Se la milionoj da francoj, britoj kc., kiuj entuziasme batalis kaj mortis dum la milito por venki la "germanan imperialismon", por ke estu "la lasta milito", povus ekvidi la nunan staton de l’ mondo, ili certe komprenus, kiagrade ili estis trompataj, kiagrade ili estis naivaj…

Nuntempe sennaciisto povas havi nur la senton, ke li troviĝas kaj devas vivi en granda frenezulejo. Ĉu pro tio li agu kiel la frenezuloj, kiuj ĉirkaŭas lin? Se mi juĝas laŭ la sencenhavo de via letero, Kdo BOSK, la nura logika respondo al tia demando devas esti jesa; permesu, ke la mia estu nea…
Kun estimo kaj bonmemoro: E. LANTI