Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malfeliĉoj, ol kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma."

Tiuj noblaj vortoj lasas nenian dubon en nia spirito pri la sennaciemo de "D-ro Esperanto". Cetere en 1905, ĉe la Kongreso de Boulogne-sur-Mer, li jam samsence parolis:

…"Ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio… Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj…"

Mi estas homarano. Ni estu ĉiuj nur homoj jen kvazaŭ la leitmotiv de la penso Zamenhofa.

Iu "eminentulo", blufamanto kaj sciigisto de falsaj novaĵoj, povas malŝate paroli pri nove bakitaj esperantistoj. Lia elokventeco povas tondri. Li ne timigos nin kaj daŭre ne sukcesos monopoligi Zamenhof. La sennaciuloj tre konscias, ke ili sekvas la vojon montritan. Ili estas konvinkitaj, ke la "interna ideo" estas io plena, se ĝi entenas nian sennaciismon, kaj certe malplena se ĝi estas nur temo por paroladi antaŭ ministroj kaj reprezentantoj de kapitalistaj ŝtatoj, sed sufiĉe!…

La "nove bakitaj" honoros la "Majstron" ne per solenaĵoj, nek per preĝoj, nek per festoj, sed relegante kelkajn pecojn el lia verkaro. Ili penos pli funde scipovi la sennaciecan lingvon; ili provos varbi al ĝi novajn anojn.

Zamenhof estis religiulo liberkreda. Konsekvence, ne per ritoj, nek per ceremonioj ĉiuspecaj oni pli bone povas honori lian memoron. Nek per ŝtonaj aŭ bronzaj monumentoj, sed per senlaca laborado por trudi al la homaro la de li kreitan universalan interkomprenigilon.