Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La litero mortigas, la spirito vivigas. En niaj koroj, en nia hardita volo ni starigu idealan monumenton, la sole indan de la genia sennaciulo el Bjalistok.

E.L.

(El "Sennacieca Revuo", dec. 1921)
TEOREMOJ

1) La senĉesa kaj nehaltigebla malvolviĝo de l’ maŝinismo (permaŝina produktado kaj transportado) pli kaj pli alproksimigas la popolojn kaj interdependigas iliajn interesojn.
Konsekvenco. Tiu ekonomia interdependiĝo devigos la popolojn unuiĝi kaj kunfandiĝi.

2) Unu grava malhelpo en la unuiĝo de l’ popoloj estas la subjektivaj fortoj, kiujn konsistigas malsamaj tradicioj kaj kulturoj, esprimataj per malsamaj lingvoj.
Konsekvenco. Kvankam estante nesufiĉa rimedo por estigi unuiĝon inter la homoj, tamen komuna lingvo estas nepre necesa, por ke ili povu interkonatiĝi kaj poste unuiĝi.

3) Ĉiuj naciaj idiomoj estas tre komplikaj, nelogikaj kaj sekve tre malfacile lerneblaj.
Konsekvenco. Estus malsaĝe esperi, ke iu el tiuj idiomoj povus fariĝi la komuna lingvo de ĉiuj homoj sur la tero.

4) Ekzistas jam de kelkaj jardekoj artefarita lingvo, kiu estas kvazaŭ la kvintesenco de la grandaj kulturlingvoj; ĝi nomiĝas esperanto, estas simpla, logika, facile lernebla, tre esprimoriĉa kaj jam disvastiĝis en ĉiuj mondpartoj. Esperanto fariĝis viva lingvo de vivanta popolo kaj solvis la problemon pri tutmonda inter-kompreniĝo.
Konsekvenco. Kiuj deziras efike kaj celkonforme batali por la unuiĝo de ĉiuj popoloj, tiuj havas la devon ellerni kaj praktikadi esperanton.

5) Per la praktikado de artefarita lingvo inter homoj el ĉiuj landoj disfalas la tradiciaj muroj, interpenetriĝas la diversaj kulturoj; plie, per la senĉesa pliriĉiĝo de origi-