Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nala literaturo en esperanto kreiĝas nova, sennacieca kulturo ampleksanta la tutan mondon.
Konsekvenco. Sama kiel ĉe 4.

6) La klaso, kiu plej bezonas esperanton, estas la proletaro, tial ke ĝenerale la laboristoj estas nekleraj kaj ne havas kiel burĝoj la eblon lerni kelkajn fremdajn lingvojn.
Konsekvenco. Kiuj volas efike kaj celkonforme labori por la emancipo de l’ proletoj, tiuj nepre devas propagandi, lerni kaj praktikadi esperanton.

7) Jam de 13 jaroj ekzistas prolettendenca asocio, kies anoj estas unuigitaj per esperanto kaj ignoras inter si la landlimojn. Ĝi nomiĝas: Sennacieca Asocio Tutmonda.
Konsekvenco. Kiu deziras la starigon de senklasa, senlandlima socio, unuvorte la regadon de l’ socialismo sur la tuta tero, tiu havas la devon aliĝi al tiu organizo, tial ke ĝi konsistigas la embrion de la estonta socio.

Kara leganto, kiel vi sendube scias, teoremo estas aserto, kiu bezonas demonstracion, por ke ties vero vidiĝu klare. Al vi mi lasas tiun taskon. Pripensu mem, rezonadu logike, konsekvence kaj mi estas certa, ke tiuj teoremoj fariĝos por vi, kiel ili estas jam delonge por mi, disvastigindaj veraĵoj, nepre obeendaj principoj.

E. Lanti.
(El "Sennaciulo", 25. Aprilo 1934)