Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
METI ESPERANTON SERVE AL LA PROLETARO

En la gvidrezolucio, unuanime akceptita ĉe la fondkongreso de SAT, troviĝas interalie jeno: "… nur per faktoj ni sukcesos veki veran intereson pri esperanto ĉe niaj klasbatalaj organizoj… (La Kongreso) sendas al ĉiuj esperantistaj proletoj sian elkoran saluton kaj petas, ke ili aniĝu la Asocion, por ke, per komuna, frateca kaj sindonema kunlaborado, ni metu kiel eble plej rapide en la manojn de ĉiuj proletoj la ilon, kiu permesos al ili la forrenversiĝon de la lingvaj baroj…"

Tiu kompreno pri la rolo kaj signifo de nia movado ĉiam gvidis la konsciajn SAT-anojn en ilia agado. Renversinte inter si la lingvajn barojn, spertinte mem kiom faciligas komuna lingvo la homajn interrilatojn, ili ĉiam klopodis, kiel eble plej laŭcele, por ke esperanto estu akceptata kaj uzata de kiom eble plej multaj proletoj. Meti la mirinde riĉan kaj facilan lingvon en la servon de ĉiuj laboristoj, tio klare signifas, ke nia tasko estas konvinki ilin pri la neceso lerni esperanton, ke la devo de ĉiu sincera homo, deziranta la tutmondan unuiĝon de l’ proletaro, estas, imite al la SAT-anoj, unue detrui inter si la lingvajn barojn.

Estas ja aferoj, kiuj dependas de ni mem kaj aliaj kontraŭ kiuj ni ofte estas senpovaj. Lerni esperanton povas ĉiu homo. Tion ni scias laŭsperte. Oni ne povas riproĉi al laboristaj organizoj, ke ili ankoraŭ ne sukcesis forrenversi la kapitalismon kaj starigi socialismon. Malebligis tion diversaj kaŭzoj, kiuj ne dependas de gvidantoj aŭ de simplaj anoj. Sed ni plene rajtas diri, ke la internaciistoj povas, se ili volus, fariĝi ĉiuj samlingvanoj per la lernado de esperanto. Se tiel ne okazis, estas eble pro tio, ke ni, esperantistoj, ne sukcesis sufiĉe lerte kaj trafe propagandi nian aferon. Tro da diletantismo ĉiam re-