Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gis en la esperantistaj rondoj ĝenerale. Kaj lastatempe eĉ disvastiĝis iu stranga, sofisma, vere ridinda koncepto, laŭ kiu "meti esperanton serve al la proletaro", tio ne plu signifas klopodi por ke la laboristaj organizoj alprenu tiun lingvon kaj maldungu tradukistojn kaj interpretistojn, sed simple utiligi la esperantajn organizojn por ricevi informojn el eksterlando en la celo meti ilin al la dispono de iuj, ne de ĉiuj, partiaj tendencoj. Laŭ tia kompreno pri la rolo kaj signifo de nia movado, evidentiĝas, ke la propagando kaj instruado de nia lingvo estas tute akcesora, duagrada afero kaj sekve ne tre konsiderinda.

Sufiĉas tamen rapida ekzameno super tia elpensaĵo por tuj ekvidi, ke ĝi estas tute fantazia, tute malracia kaj povis ĝermi nur en la kapo de demagogoj aŭ de malsaĝuloj. Per la angla, franca, germana aŭ aliaj multe disvastigitaj lingvoj estas nuntempe multe pli facile akiri el la tuta mondo informojn, kiuj estas ofte pli interesaj kaj seriozaj ol tiuj akireblaj per esperanto. Anglalingvano povas trovi korespondantojn en la tuta mondo kaj aboni interesajn gazetojn el Usono, Hindio, Japanio k.a. landoj, kie la angla lingvo estas larĝe disvastigita. Mi persone plurfoje spertis en Germanio, Aŭstrio, Hungario, Italio, Rumanio, Turkio, Sovetio, Svedio, Norvegio, eĉ en Japonio, ankaŭ en aliaj landoj, ke la franca lingvo estas multe pli disvastigita ol esperanto. Esperantisto, ano de iu ajn el la grandaj kulturlingvoj, trompas sin mem aŭ celas trompi aliajn, kiam li rekomendas kiel ĉefan taskon utiligi esperanton por kolekti informojn por gazetoj. Tian kolektadon li ja povus fari pli bonrezulte per la utiligo de sia gepatra lingvo.

Agadi por "meti esperanton serve al la proletaro", tio tute ne povas signifi tiun peresperantan kolektadon de informoj, ofte tre banalaj kaj nepresindaj. Nur malsaĝulo povas aserti tion; nur demagogo povis elpensi tian sofismon por logi naivulojn.

Kompreneble esperantisto devas praktikadi sian lingvon; li agus malsaĝe, se li preterlasus iun ajn okazon tiucele. Kaj kiam grupo aŭ individuo ricevis el eksterlando presindan materialon, li ja devas meti ĝin al la dispono