Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA SIGNIFO DE LA ESPERANTISTA LABORISTA MOVADO KAJ LA ROLO DE S.A.T.
(parolado de E. Lanti en Svedio; 1933)

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,

karaj Gekamaradoj!

La organiza Komitato de la XIII-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda komisiis al mi la taskon klarigi antaŭ sveda publiko la signifon kaj la rolon de nia movado. Mi volonte akceptis fari tian servon, sed kun la supozo, ke vi ne atendas fari sciencoplenan, metafizike nebulan traktadon pri artefarita lingvo. Cetere, ne estante lingvisto, mankas al mi la necesa aŭtoritato por tion fari. Plie, mi tuj diros al vi tute malkaŝe kaj senĝene, ke teoriaĵoj pri eblo aŭ neeblo krei kaj vivantigi lingvon, ŝajnas al mi absolute senvaloraj.

Pri tiu temo estis skribitaj multe da verkoj. Aŭtoritataj profesoroj neis; aliaj, ne malpli eminentaj, jesis kaj de tio rezultis nenio certa kaj pozitiva. Pli konvinka ol ĉio ŝajnas al mi la simpla, tuj konstatebla fakto, ke mi nun staras antaŭ vi, estimataj ĉeestantoj, kaj paroladas en artefarita lingvo. Kaj estas ankaŭ kontrolebla, se ne tuj konstatebla fakto, ke relative multaj el la aŭskultantoj ĉi tie sidantaj min bone komprenas. Ankaŭ same bone komprenus la malproksimaj esperantistoj, kiuj nun aŭdus per sia radio-aparato, se la sveda radiostacio ne estus malpermesinta la dissendon de nia hodiaŭa programo. Vi certe konsentos, ke tiuj faktoj havas multe pli grandan valoron ol ĉiaj teoriaĵoj.

Cetere nur eksperimento, sperto povas meti finon al pure teoriaj diskutoj. Sekve, eksciu do, ke jam de 46 jaroj pli kaj pli ofte la eksperimento sukcese ripetiĝas ĉiutaĝe, tra la tuta mondo.