Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ni vivas en epoko, dum kiu la homo flugas per maŝinoj, aŭdas el malproksime per aparatoj; en nemalproksima tempo oni ne nur povos aŭdi, sed vidi la foran kunparolanton. Tamen pri la ekzisteblo de tiuj teknikaj mirindaĵoj multaj homoj ne volis kredi antau kelkaj dekoj da jaroj. Hodiaŭ la maljunuloj el inter la plej obstinaj nekredantoj devas konfesi al si, ke ili eraris.

Same okazos, rilate la problemon pri mondlingvo. Pli kaj pli cetere la nombro de skeptikuloj malgrandiĝas. Iel estus ofendi la svedan publikon, kies progresema spirito estas bone konata, se mi insistus pri tiu punkto per akumulado de pruvoj, ĉu teoriaj aŭ faktaj. Mi do limigos min per la facile pruvebla aserto, ke esperanto vivas, funkcias, senĉese pliriĉiĝas kaj elastiĝas per la uzado, ke ĝiaj progresoj en la vastiĝado, kvankam malrapidaj, estas tamen konstantaj kaj ke ĉiuj surogatoj naskiĝintaj poste fiaskas unu post la aliaj, tial ke ili venas tro malfrue por solvi problemon jam kontentige solvitan.

Tial mi do simple transiros al la du ĉefaj punktoj de mia parolado, nome:
1)Kial laboristoj kaj avangardaj esperantistoj aparte kongresas?
2)Kiajn avantaĝojn la proletaro povas trovi en la ĝenerala tutmonda aplikado de esperanto?

Necesas ja diri, ke ĵus finiĝis en Kolonjo la XXV-a tiel nomita neŭtrala Universala Kongreso de esperanto, dum ni kolektiĝis ĉi tien.

En la fruaj tempoj de la esperanta movado, kiam temis ĉefe montri al la skeptika publiko, ke lingvo artefarita povas funkcii; kiam la nombro da esperantistoj estis tre malgranda, tiam estis memkompreneble, ke la intereso de tiuj unuaj pioniroj postulis malatenton inter klasoj kaj inter opinioj. Burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, reakciuloj kaj revoluciuloj estis ligitaj per unu sama komuna ideo kaj deziro, nome konigi al la mondo la mirindan kreaĵon de d-ro Ludoviko Zamenhof. Cetere la aŭtoro de esperanto estis tiom altspirita homo; el lia modesta persono elradiis tia unuiga forto, ke harmonio