Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

povis regi dum la universalaj kongresoj inter homoj plej diversaj laŭ deveno, kulturo kaj opinioj. Sed laŭgrade kiel vastiĝis la movado, kiam ĝi penetris pli kaj pli en laboristajn rondojn, tiam neeviteble devis elmontriĝi la klasaj antagonismoj.

Dum la lasta mondmilito esperanto estis metata en la servon de nacieca propagando. Esperantaj organizoj en Germanio kaj Francio uzis nian lingvon por diskonigi dokumentojn kaj propagandilojn, favorajn al sia respektiva nacio. Tio kompreneble devis havi kiel sekvon, ke internaciistoj ne plu emis renkontiĝi en sama kongreso kun ŝovinistoj; same la laboristoj, kiuj estas nemalofte persekutataj de sia propra registaro, ankaŭ ne plu povis silente aŭskulti la flatajn kaj malsincerajn vortojn, kiujn kutime eldiras la gvidantoj de la neŭtrala movado al la registaroj, kies gastoj ili estas. Ĉu, ekzemple, niaj komunistaj kaj socialistaj K-doj povus nunjare kongresi en Kolonjo kaj neŭtrale rilati kun reprezentantoj aŭ laŭdantoj de la Hitlera barbareco? Tio estas neebla. Tia neŭtralo estus tute kontraŭnatura kaj mi sekve deklaras, ke la XXV-a k.a. tiaj kongresoj havas nenian rajton, nenian pravon en sia pretendo reprezenti la tutan esperantistaron…

Antaŭ dek tri jaroj aŭdiĝis la krio: "For la neŭtralismon!" kaj ĝi trovis larĝan resonon en la laboristaj esperantaj rondoj. De tiam nia movado iras laŭ sia propra vojo, kvankam ĉiuj esperantistoj uzas la saman esperanton. Jen do kial nunjare ni estas la gastoj de la demokratie regata ĉefurbo de Svedio, dum la neŭtraluloj honoris Hitleron per sia ĉeesto en Kolonjo…

La laborista esperantismo pruvis eksperimente, ke ĝi estas natura kaj vivkapabla entrepreno; sed oni komprenu min bone: tia apartiĝo neniel signifas niaflanke deziron, ke esperanto ne prosperu en burĝaj kaj eĉ faŝistaj rondoj. Male, kun maliceta kontento ni ĝojas, kiam ni tion konstatas. Ni havas la firman konvinkon, ke la artefarita lingvo portas ion en si revoluciecan. Tiun "ion" Zamenhof malprecize nomis "interna ideo de esperanto", kaj estas fakto, ke tiu pli malpli nebula koncepto pri la signifo de tutmonda lingvo forte ligis kaj subtenis la unuajn pionirojn de la esperanta movado; tiu idea ligilo estas eĉ unu