Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

el la kaŭzoj de la sukceso de esperanto super konkurencaj projektoj.

Ĉio kio helpas faligi la murojn inter la popoloj, estas ja en si mem revolucieca. Estus tute utopie prezenti al si mondon, sur kiu regus socialismo, t.e. paco, libero, foresto de ĉia ekspluatado kaj en kiu mankus la modernaj komunikiloj kaj produktiloj. Sekve sur la teknika kampo eĉ faŝistoj povas senkonscie labori al la detruo super tio, kion ili glorigas kaj deziras pluigi. Al tiaj homoj bone aplikiĝas la penso de la aktikva greka poeto:

"Kiujn volas Jupitero pereigi, tiujn li malsaĝigas."

La apartiĝo inter la laborista kaj burĝa movadoj okazis en Prago dum la jaro 1921. De tiu tempo ĉiujare kaj sen interrompo Sennacieca Asocio Tutmonda flirtigis sian standardon en iu grandurbo el Eŭropo: kvarfoje en Germanio, po unu fojo en Belgio, Aŭstrio, Sovetio, Francio, Britio, Nederlando kaj estas jam la dua fojo, ke Svedio gastigas nin: en 1928 ni ja kongresis en Gotenburgo kun la partopreno de K-doj el Sovetio kaj eĉ unu el Afriko.

Kaj tio estas ebla? vi certe demandos, kiam vi ekscios, ke nia organizo en la plej prospera tempo havis nur 7000 membrojn. Tio estas tiom pli miriga, ke la SAT-anoj estas ĉiuj neriĉaj homoj, eĉ multaj estas malriĉaj, senlaboraj, tiom pli ke en Italio jam delonge nia Asocio estas malpermesita, ke en Sovetio antaŭ tri jaroj trafis ĝin la sama sorto, kaj ke en aliaj diktotorecaj landoj ĝi renkontas multajn barojn kaj malhelpojn. Tamen malgraŭ ĉio ni sukcesis venigi en ĉi tiun belan urbon el la Nordo 599 K-dojn el 15 landoj. Trude ja staras la demando: kiel tio estas ebla?

Pli faciligos la respondon, se mi tuj konigas al vi la fakton, ke, ekzemple, 5 K-doj venis el Parizo bicikle kaj unu el Hispanio samrimede. Dum la tuta jaro ili ŝparegis kun la celo akiri la necesan monon por libertempe vojaĝi al la SAT-kongreso. Ĉiun jaron okazas tiaj faktoj, kaj ili klarigas la miraklon, ke Asocio havanta nur kelkajn milojn da anoj povas tamen okazigi ĉiujare kongreson same imponan, kiel tiuj de organizoj kun milionoj da membroj. La forto de nia movado kuŝas en tio, ke la SAT-