Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

anoj forte konscias, ke ili estas pioniroj de nova, granda ideo, kiu pli malpli frue konkeros la mondon.

La nombro da anoj cetere ne ĉiam estas por organizo sufiĉa pruvo pri ĝia efektiva forto. La lastatempaj okazintaĵoj en Germanio bedaŭrinde montras tion tre klare…

Nia movado estas forta kaj nedetruebla, tial ke naskis ĝin entuziasmo, idealismo kaj forta konscio pri tio, ke la proletaro povos definitive emancipiĝi nur, se ĝi estas mondskale unuigita. Ĉiuj facile konsentos, ke tia unuiĝo por esti reala, natura kaj efika, postulas komunan lingvon kaj senperajn rilatojn inter la membroj.

La nuna furoro de la faŝismo, de la naciismo en pluraj landoj ne devas trompi nin. Tiuj movadoj povas dume triumfi kaj eble alkonduki la homaron al nova milita katastrofo la mondon ampleksanta, sed ili neniel kapablas solvi la problemojn, kiujn la senĉesa kaj nehaltigebla vastiĝo de la permaŝina produktado metas antaŭ nin. Malgraŭ ĉiaj naciismaj penoj la landaj kadroj krakas, fendiĝas; pli kaj pli evidentiĝas, ke la industriaj kaj financaj problemoj ne povas trovi solvon naciskale. Tion montras la senrezulta sinsekvo de mondkonferencoj. Eble kelkaj ties partoprenantoj komprenas la problemon kaj ekvidas solvon; sed evidente neniu kuraĝus ĝin proponi pro timo esti konsiderata kiel malbona patrioto, kiel naciperfidulo. La ĝusta solvo ja postulas forlason de la naciaj suverenecoj kaj forfalon de la landlimoj.

La problemo, estimataj aŭskultantoj, estas ja tutmonda. La fakto, ke Japanio forlasis la Ligon de Nacioj, pruvas tion tre bone. Oriento ne plu toleras la hegemonion de Okcidento, tial ke pli kaj pli enplantiĝas tie la okcidentaj produktometodoj. Kaj tio havos kiel rezulton, ke venos nepre la tago, kiam la eŭropaj merkatoj estos surŝutataj de malkaraj varoj. La salajroj de la aziaj laboristoj estas ja tre malaltaj; iliaj vivkondiĉoj estas mizeraj kaj tio okazigos en tempo pli malpli proksima, ke salajroj tendencos egaliĝi tra la tuta mondo. Sed, se la okcidentaj laboristoj ne konatiĝos kaj unuiĝos kun tiuj el la Oriento, la egaligo okazos al la malsupro, dum ĉiuj havas intereson, ke ĝi okazu al la supro. En kia ajn direkto okazu la egaliĝo, ĝi estas neevitebla.