Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estas utopie kredi, ke oni povas haltigi la teknikan progreson. En pasinta tempo laboristoj disrompis maŝinojn; hodiaŭ ekzistas burĝaj ekonomiistoj, kiuj rekomendas limigi, reguligi la instalon de maŝinoj. Sed tio estas neebla: neniam la kapitalistoj el la tuta mondo interkonsentos pri tio.

La invento de artilerio havis dum la mezepoko kiel sekvon, ke baronoj, grafoj kaj dukoj perdis sian suverenecon super la malgrandaj teritorioj de ili regataj, tial ke la dikaj muroj de iliaj kasteloj ne plu ŝirmis ilin kontraŭ la kanonoj. La hodiaŭa tekniko havos nepre similan rezulton rilate al la nacia suvereneco. La limoj devas malaperi; kaj ne nur Eŭropo, sed la tuta mondo estos vole nevole devigata unuiĝi – se ĝi ne volas refali en primitivan barbarecon.

Kiel okazos tiu unuiĝo? Ĉu milite, aŭ pace? La nunaj nacioj rezultas de la kunfandiĝo de provincoj kaj tio okazis ĝenerale per milito. Ĉu same okazos rilate al la mondunuiĝo? Estus tro riske respondi tian demandon. Antaŭ kelkaj jaroj oni povis esperi, ke la II-a aŭ III-a Internacio sukcesos unuigi la tutan laboristaron tiom forte ke ĝi kapablus starigi novan ordon en la mondo. Bedaŭrinde montriĝis, ke la nacikonscio estas nun ankoraŭ multe pli forta ol la klaskonscio. Necesas esti blinda por tion ne vidi. Kaj la konsekvenco de tio estas, ke oni ne povas esperi fare de la proletaro baldaŭan plenumon de la historia misio, kiun Karlo Marks atribuis al ĝi…

Kiuj kulpas en tio? Ne estas mia tasko pritrakti tiun demandon. Sed mi opinias, ke ne necesas klarigoj por kompreni, kian grandan rolon povas ludi esperanto en la necesa, urĝa tasko ĝisradike detrui la naciismon, kiu infektas diversgrade la tutan mondon kaj malhelpas ĝian unuiĝon…

Se la laboristoj volas eviti kompletan sklaviĝon, kiel nun okazas en kelkaj landoj, ili estos devigataj serĉi novajn vojojn por atingi sian celon, nome la starigon de l’ socialismo. Kaj, parolante pri socialismo, mi pensas pri sociordo, el kiu ne nur la klasoj malaperis, kie ne plu estas burĝoj nek proletoj, nek privilegiita burokrataro,