Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed ankaŭ kie regas libero, kie la homo konservas, aŭ pli bone, akiris sian tutan dignon. Tia vera socialismo, miaopinie, ne povas ekzisti nur en unu sola lando, sed devas havi kiel kampon la tutan mondon.

Mi jam diris, ke la tekniko pli kaj pli penetras en Azion. En tiu procezo unuavice marŝas Japanio kaj estas tre karakteriza fakto, ke tie ankaŭ la esperanta movado larĝe vastiĝas. Antaŭ nelonge eĉ la eksurbestro de Tokio, S-ro Hideĵiro Nagata, faris perradian paroladon, en kiu li forte akcentis la neceson de esperanto. Ĉi-okaze mi altiras la atenton de la svedaj laboristoj al tio, ke ili havas tute apartan intereson konatiĝi, intertrakti kaj unuiĝi kun japanaj K-doj.

Ne kredu, ke mi fantazias aŭ ŝercas. Per raporto publikigita en Sennaciulo, la oficiala organo de nia asocio, mi eksciis kun intereso pri la laŭdinda entrepreno de via kooperativa movado fabriki kaj disvendi elektrajn lampojn. Nu, malmultan tempon poste mi legis en iu revuo represon de informo, aperinta en la bulteno de la franca Komerca Ĉambro de Tokio, laŭ kiu elektraj lampoj, fabrikitaj en Japanio, komencas invadi la mondmerkaton; ili jam konkurence venkis en Usono, en Sud-Ameriko kaj en Afriko; ili penetris en Brition, Holandon kaj Germanion. Per tiu simpla fakto vi nun certe pli facile komprenas pri la intereso de svedaj laboristoj interrilati kun japanaj fratoj.

Por tion fari, ĉu vi lernos la japanan lingvon, ĉu vi atendos, ke la japanoj lernu la svedan, aŭ ĉu ne estas preferinde sekvi la konsilon de S-ro Nagata, nome lerni esperanton? La respondo al tia demando ne povas esti duba.

Aliflanke la sperto instruas, ke por esti efika, la interligiĝo ne devas okazi nur de supre, burokrate. Sekve necesas de malsupre plekti retaron el multaj fadenoj, kaj tiele krei fortan, nedisŝireblan klasan unuiĝon.

Tian plektadon jam povas komenci esperantistoj. Estas ĝuste la celo kaj la tasko de SAT liveri la fadenojn. Per eldono de Jarlibro, en kiu aperas adresoj de membroj kaj grupoj el la tuta mondo, ni ebligas kaj faciligas al ili la