Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

interrilatojn; same per la publikigo de korespondpetoj en niaj gazetoj. La SAT-anoj interŝanĝas leterojn, fotojn, informojn kaj per tia daŭra interrilatado kreiĝas fortaj amikecaj ligiloj. Tio bedaŭrinde okazas ankoraŭ tre timigite; sed kiu neos, ke tia demalsupra, grandskala kreiĝo de ligiloj povus tre helpi al la malfortigo de la naciismo kaj al la estigo sur la tuta tero de spiritostato, ebliganta la aplikon de la sennaciecaj solvoj, kiujn diktas pli kaj pli trude la senĉese vastiĝanta tekniko?

La nuna malharmonio kaj ĥaoso en la mondo rezultas grandparte de tio, ke la ideoj kaj sentoj ĉe la plimulto da homoj ne evoluis paralele al la sciencaj progresoj. La tradicioj pezas tiom forte sur la mensojn, ke tio malebligas ekvilibriĝon, harmoniiĝon inter la materio kaj la spirito. Modeste, sur limigita kampo nia Asocio laboras efike al la efektivigo de tiu necesa harmoniigo.

Morgaŭ kelkaj centoj da kongresanoj el 15 landoj komencos pritrakti siajn komuninteresajn aferojn kaj la tuta kongreso aspektos, kvazaŭ sidus kune nur homoj de sama nacio. Forestos tradukistoj kaj sekve neniu parolonto povas timi, ke liaj diroj ne estos ĝuste interpretataj. La protokolaro de la kongreso estos publikigita nur en unu sola lingvo. Per tio tempo kaj mono estos ŝparataj, kaj multaj eraroj kaj malagrablaĵoj evitataj. Se troviĝas skeptikuloj inter vi, mi kore invitas ilin ĉeesti unu aŭ du kunsidojn de nia kongreso kaj iliaj duboj baldaŭ elbloviĝos. Ĉiu sincera homo, kiu konsentas esplori la aferon, devas konsenti, ke nia Asocio konsistigas por la laboristaro modelon de organizado, kiu prezentas grandajn avantaĝojn.

Pli malpli precize vi jam povas prezenti al vi nian movadon kaj restas al mi nur aldoni unu trajton, por ke la bildo estu finskizita antaŭ viaj spiritaj okuloj. SAT ne havas partie politikan karakteron kaj laŭstatute ne povas trudi al siaj membroj ion ajn kontraŭan al ilia politika konvinko. Ne difinante al si politikajn taskojn, kiujn cetere ĝi tute ne povus plenumi, sed nur edukajn kaj kulturajn, nia Asocio ebligas al anarkistoj, komunistoj, socialistoj, sindikatistoj kaj senpartiuloj, ke ili kunlaboru kun reciproka kompreno kaj toleremo. En kelkaj landoj tia kunlaboro estas malfacila pro la tie reganta partia fanatiko,