Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed ni ne timis entrepreni malfacilan taskon. Cetere mi ne bezonas insisti pri tiu punkto, ĉar ni troviĝas en landoj kie funkcias la al SAT similcela Laborista Kleriga Asocio, kiun vi nomas A.B.F. Kiam en la jaro 1928 mi por la unua fojo aŭdis pri tiu laŭdinda entrepreno de la sveda laboristaro, mi sentis fortan deziron fari el SAT per esperanto iun mondskalan A.B.F. Vi eble pensas, ke tio estas troa ambicio, kvankam tre nobla. Povas esti!… Sed estas vero, ke por homo la vivo estas vivinda, nur se li havas altan idealon, al kiu li senĉese penas alproksimiĝi…

Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, karaj Gekamaradoj!

Eble mi parolis tro longe kaj tedis vin; permesu tamen, ke mi konigu al vi ankoraŭ kelkajn pensojn, kiujn vi konsideru fantaziaj aŭ ne.

Antaŭ du monatoj oni celebris en Kutans (Coutances) urbo el la departemento Manŝ (Manche), la miljaran datrevenon de la alveno de normandoj en Fraricio. Tiuj homoj venis el Skandinavio. Tial ke mi mem naskiĝis en Normandio, tio sendube instigis min fari belan revon, kiu tamen povas fariĝi realaĵo. Unue mi vidis per la imago la antikvajn vikingojn, kiuj rabe kaj venke trakuras la mondon kaj starigas en la mezo de l’ XI-a jarcento la t.n. Skandinavian Imperion, kies limoj etendiĝis de Konstantinoplo al Nov-Jorko, pasante tra Kievo, Novgorodo, Stokholmo, Kopenhago, Oslo, Jorko, Dublino, Rejkjaviko kaj kiu posedis Groenlandon, Novan Teron, la duklandon de Normandio kaj la reĝlandon de la Du-Sicilioj. Poste okazas reciproka asimiliĝo inter la konkerintoj kaj konkeritoj. Maristoj fariĝas terkulturistoj kaj ĉe ili la aventuremo malfortiĝas aŭ almenaŭ ekdormas por longa tempo. Kaj, Skandinavio mem, de kie foriris la batalemaj vikingoj, fariĝis en nia epoko unu el la plej pacemaj mondpartoj. Sed la konkeremo tamen ne tute elsekiĝis; ĝi nur aliiĝis en metodan organizemon kun larĝa horizonto. La skandinavaj idiomoj ne estante multe disvastigataj tra la mondo, modernaj vikingoj alprenas esperanton kaj konkereme vastigas ĝin sur la tutan teron…

Ĉu tio estos nur revo? Vi, estimataj skandinavoj, res-