Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pondu mem al tiu demando. Ni konas kaj alte taksas vian organizkapablon, vian seriozon kaj obstinon; tial ni havas la konvinkon, ke nenie troviĝas pli taŭga grundo ol en ĉi tiu norda duoninsulo por dissemi nian esperantismon. Pli kaj pli nia SAT-movado renkontas barojn kaj malhelpojn en la diktatorecaj landoj. Estas eĉ timinde, ke la diktatorema frenezo infektu ĉiam pli kaj pli larĝan kampon. Eble Skandinavio estos la lasta rifuĝejo por nia movado. Se tiel devus okazi, mi estas certa, ke vi ne lasos fali la standardon, sed gardos ĝin fidele, ĝis forpasos la febro, kiu nun skuas grandajn potencojn. Frenezo kaj pasio ne pevas daŭre regi la mondon; venos certe tempo, kiam la racio kaj prudento eniros la kapon de la homoj.

En tiu espero, kun la neŝancelebla konvinko, ke pli malpli frue nia SAT-movado konkeros la tutan mondon, mi finos per ĉi tiuj esperigaj vortoj de la aŭtoro de esperanto:

"Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de l’ sorto nek mokoj de l’ homoj,

Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

Ĝi estas, la voj’ elektita."

E. Lanti.

(El "Sennaciulo", aŭg.1933, sept.1933, oktobro 1933)