Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sperto montris al mi, ke ne eblas efike varbi al esperanto klaskonsciajn laboristojn per propagandiloj, uzindaj, ekzemple, ĉe la Sav-Armeo…

Pri tio mi ne volas insisti. Sed por ke vi povu okaze tute konvinkiĝi, ke neniam mi deziris la malprosperon de l’ neŭtrala movado, mi mencios kontroleblan fakton: En la broŝuro "For la Neŭtralismon!", kiun mi verkis en 1921, vi povos legi sur la 16-a paĝo de la 3-a eldono jenan frazon: "Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, tiam mi kompreneble ĝojas…" Kaj sur la 17-a paĝo: "La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj rondoj, ktp – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton…"

Ĉar la sorto faris, ke hodiaŭ mi troviĝas en Nov-Zelando, kie la objektivaj kondiĉoj, rilate al la propagando por nia afero, ne tute similas al tiuj ekzistantaj en Eŭropo, ne estas do vera kontraŭdiro en mia antaŭa sinteno kaj la nuna. Kaj se iu el vi dubas pri la sincero de miaj diroj, rilate al tio, ke mi deziras la prosperon de l’ neŭtrala movado, sufiĉu al mi mencii, ke S.A.T. eldonis neŭtralan vortaron, verkon, kiu povas esti uzata de esperantistoj el la plej diversaj medioj kaj kiun fakte uzas homoj, apartenantaj al tute malsamaj partioj.

Ĉar vi ne timis inviti al via kongreso iun diablan SAT-anon, supozeble vi ankaŭ ne timos aŭdi pri la kialo de lia esperantisteco. Mi rakontos al vi pri tio, ne kun la intenco pravigi mian vidpunkton, sed faros kvazaŭ konfeson. Kaj se mi sukcesos sufiĉe klare eldiri mian penson, tiam vi certe ne dubos pri mia sincera deziro, ke nia lingvo disvastiĝu senescepte en ĉiuj medioj.

Homoj varbiĝas al esperanto pro diversaj motivoj. Iujn ĉefe interesas la lingva flanko de la afero. Tiuj estas relative multaj en nia movado kaj sendube pro tio senĉese okazas viglaj diskutoj, eĉ disputoj pri lingvaj demandoj. Komercistoj povas varbiĝi, se ili kredas, ke nia lingvo helpos ilian negocon. Poŝtmarko-kolektantoj ankaŭ facile konvinkiĝos, ke nia lingvo utilos en ilia distra okupo.

Pro aliaj motivoj, same bagatelaj, homoj fariĝis espe-