Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rantistoj kaj partoprenis nian movadon dum pli malpli longa tempo. Sed ĝenerale tiaj varbitoj ne restas ligitaj al nia afero dum tre longa periodo. Rilate al mi, la varbmotivo estis la logika konsekvenco de mia tiama konvinko politika. Antaŭ la milito mi estis internaciisto kaj eksciinte pri la ekzisto de internacia lingvo, tiam mi decidis, ke mi ĝin ellernos, tuj kiam mi havos tempon. Sed, verdire, mi konsideris la aferon akcesora kaj ne tre urĝa. Nur pli poste, kiam mi estis praktikinta esperanton dum kelka tempo, mi konvinkiĝis, ke fakte la lernado de internacia lingvo devus esti la unua faro de ĉiu konsekvenca internaciisto. Tian konvinkon mi sukcesis komuniki al Henriko Barbus, sufiĉe fama aŭtoro franca, kiu eldiris en artikolo, publikigita en kelkaj multe legataj ĵurnaloj, ke "esperanto estas la Aboco de la internaciismo".

Bedaŭrinde la plej elokventaj diroj ne estas konvinkaj, se ties eldirinto mem ne agas konsekvence. Vortoj nur emocias, necesas agoj por efektive altiri, varbi. Se Barbus mem ellernus esperanton kaj poste parolus kaj verkus en nia lingvo, la varba efiko estus miloble pli granda. Tion saman oni povas diri pri aliaj famuloj, kiuj laŭde parolis pri esperanto kaj tamen neniam lernis ĝin.

Se fakte la scio de esperanto estas la Aboco de la internaciismo, tio signifas, ke la plej aŭtoritataj kaj famaj internaciistoj estas analfabetaj, ĉar ili ne lernis nian lingvon kaj ĝenerale ignoras nian movadon. Aliparte, ĉiu scias, ke unu sekcio de la Tria Internacio regas jam de 20 jaroj super 170 milionoj da homoj. Nu, se ties regantoj ne estus internaciiste analfabetaj, ili jam delonge enkondukus la devigan instruadon de esperanto en ĉiuj lernejoj de Sovetio.

Tiaj konstatoj igis min forte dubi pri la valoro de la internaciismo, kiel doktrino por starigi pacon kaj juston en la mondo, aŭ se vi preferas, por "konstrui socialismon".

Atakite de duboj, tiam mi estis instigata cerbumi pri la "interna ideo de esperanto". En la unuaj jaroj de mia esperantisteco mi emis moki kaj fakte kelkfoje mokis tiun nebulan ideologion de Zamenhof. Tamen unu frazo en lia parolado ĉe la Unua Universala Kongreso ĉiam