Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi faris al vi konfeson, sed tuj aldonas, ke mi ne emus fari ĝin nacilingve antaŭ neesperantistoj. Estas ĝuste kaj trafe diri al la ĝenerala publiko, ke esperanto estas nur interkomprenilo kiel ĉiu ajn alia lingvo. Ilo ne povas havi celon. La unua lokomotivo, la unua aŭtomobilo ne "celis" anstataŭi la ĉevalojn por la transportado. Kaj certe tio neniam okazus, se tiuj iloj ne taŭgus. Esperanto ne "celas" anstataŭi la naciajn lingvojn. Sed ne necesas longe cerbumadi por kompreni, ke se iam nia revo efektiviĝus, t.e. se nia lingvo estus devige instruata en ĉiuj lernejoj, tiam la naciaj lingvoj havus certe similan sorton al tiu de la ĉevaloj, rilate al la transportado.

Por ke vi pli facile komprenu mian penson, mi mencios konkretan ekzemplon. Vi sendube scias, ke la irlandaj naciistoj konsekvence penadas por revivigi la gaelikon kaj tiel havi nacian lingvon. Ili verŝajne sukcesos. Sed ni supozu, ke jam ili sukcesis, ĉu vi kredas, ke la irlanda verkisto Bernar Ŝo (Shaw) forlasus la anglan lingvon por gaelike verki? Al tia demando oni povas senhezite fari nean respondon. Verkisto ĉiam sin turnos al kiel eble plej granda publiko – kaj sekve, se nia lingvo fariĝus la plej multe sciata, estas evidente, ke aŭtoroj preferus verki en esperanto ol nacilingve. Tiel la naciaj idiomoj iom post iom perdus sian kulturan rolon, falus al la rango de nuraj dialektoj kaj eĉ finfine mortus.

Tio estas la logika konsekvenco de la esperanta movado, kiam ĝi estos atinginta sian celon. Kaj en tio kuŝas la profunda signifo de la "interna ideo de esperanto". Almenaŭ, se mi mem farigis ne nur ĝisosta, sed ĝismedola esperantisto, estas pro tio ke, prave aŭ malprave, mi opinias, ke esperanto devas fariĝi la kultura lingvo de sennacieca mondo. Se mi sentas min tiel forte ligita al la esperanto-movado estas ĉefe pro tio, ke mi pensas sekvi la direkton de la historia procezo, kiu el klanoj faris tribojn; el triboj, civitojn; el civitoj, provincojn; el provincoj, naciojn. Mi ne kredas, ke la nacioj konsistigas la lastan stadion de la evoluo. Ni ja vivas en la epoko de l’ radio kaj aviado. Por la tekniko landlimoj jam ne ekzistas. Sed la menso de l’ homoj tre malfruas, rilate al la scienca progreso. En tio kuŝas la ĉefa kaŭzo de l’ krizoj, kiuj minacas la tutan mondon, sed precipe Eŭropon. La nura