Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

solvo al tiu problemo estas atingi, ke sur la tuta tero ne plu estu angloj, ĉinoj, francoj, germanoj, japanoj, rusoj ktp., sed nur Homoj. Kaj tio estos la konkreta realiĝo de la "interna ideo de esperanto"; tio estos la efektiviĝo de l’sennaciismo.

Kompreneble tia idealismo vekas ĉe krudaj realistoj nur mokan rideton. Sed nun ni ne intencas argumenti pri tiu temo. Mi celas nur altiri vian atenton al tiu konstatebla fakto, nome, ke ĝenerale restas fidelaj al nia movado nur homoj, kiujn instigas idealismo, kiujn entuziasmigas la pli malpli nebula "interna ideo de esperanto". Kaj oni povas pruveble aserti, ke la idista movado fiaskis, precipe pro tio, ke ĝiaj anoj estis interesataj nur pri la lingva flanko de la afero kaj mokis la Zamenhofan idealismon. Sed mi ne bezonas insisti pri tio, ĉar evidente vi ĉiuj estas intern-ideanoj; tion almenaŭ sugestas la titolo de via gazeto.

Kiel mi jam diris, esperanto per si mem ne havas celon; sed tio ne signifas, ke la esperantistoj povas agi sencele. Kaj ju pli alta kaj malproksima estos tiu celo, des pli ili streĉos la fortojn por antaŭeniri al ties direkto. Kaj tio neeviteble okazigos miskomprenojn kaj eĉ persekutojn. Esperanto havas signifon, nur se ĝi estas utiligata por interrilati kun homoj el trans la naciaj limoj. Tiu simpla fakto sufiĉas por klarigi, kial nia afero aspektas suspektinda en la okuloj de ĉiuj diktatoroj.

Feliĉe la historio instruas, ke neniam la persekutoj sukcesis malebligi la finan venkon de bona, racia, utila entrepreno. Malgraŭ la teruraj persekutoj de l’ katolika inkvizicio dum la mezepoko, tamen la movado por religia libero venkis. Hodiaŭ tra la tuta mondo preĝejoj el diversaj konfesioj staras en la samaj urboj; plie, librirpensuloj kaj ateistoj povas libere eldiri siajn pensojn. Kaj se ni tempe reiras plimalproksimen, ĝis la frua epoko de l’ kristanismo, ni vidas, ke dum tri jarcentoj la kristanoj estis persekutataj kaj povis kulti al sia dio nur kaŝe en la katakomboj…