Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nun en Eŭropo kaj Japanio milionoj da internaciistoj devas silenti aŭ sidi en malliberejo. Nu, ni supozu, ke la menso de tiuj homoj estas saturita per la "interna ideo de esperanto"; ni supozu, ke ili konscie celas al sennacieca mondo. Se tiel estus, neniu forto povus malebligi ke ili ellernu nian lingvon kaj per tio kaŝe, senbrue subfosu la bazon de l’ naciismo, sur kiu sin apogas la diktatoraj reĝimoj. Se la diktatoroj malpermesus la eldonon de esperantaj libroj, tiam la subfosantoj povus ilin mane kopiadi; la unuaj kristanoj tion faris rilate al la "sanktaj skriboj".

Sed tiuj internaciistoj ne imitas la kristanojn, tial ke neniam ili fakte celis al sennacieca mondo; tial ke ĉiam ili ignoris nian movadon. Kaj ne peninte elradikigi la naciismon, ili finfine per ĝi estis venkitaj. Nur esperantistoj, mondlingvanoj, povas ignori la limojn kaj prezenti al si mondon, kie vivus nur homoj, ne diversaj nacianoj. Necesas ja ne samigi internaciismon kun sennaciismo!…

Estimindaj Gesamideanoj! ĉar vi havas la bonŝancon vivi en lando, kiu situas ekster la detruaj uraganoj de l’ naciismo; ĉar vi povas libere propagandi kaj agi, necesas, ke vi ekkonsciu pri la respondeco, kiun trudas al vi tia stato antaŭ la tuta homaro. Eble la civilizo milite disrompiĝos en Eŭropo, kaŭze de l’ freneza naciismo; tial vi devas iel prepariĝi por kolekti okaze ties fragmentojn. Vi devas almenaŭ profunde konvinkiĝi, ke esperanto ne estas bagatela afero, ke nia movado estas unu el la plej gravaj faktoroj en la evoluado de l’ homa socio.

Kompreneble estus malsaĝe pretendi, ke vi devas fariĝi ĝismedolaj esperantistoj, kiel mi, kiu sentis sin fremda en sia naskiĝlando kaj pro tio fariĝis sencela vagulo tra la mondo. Almenaŭ vi povas mediti pri tiu fakto, ke antaŭ vi ĉeestas homo, ĉe kiu la ĉiutaga praktikado de esperanto kaŭzis ke li sentas sin kore kaj spirite ligita al Esperantio. Kaj ne kredu, ke tiu regno estas tute fikcia, kiel oni povas unuapense opinii. Jam de tri jaroj mi spertis multfoje tra la mondo, ke ĉie, kie mi troviĝas inter esperantistoj, tie mi sentas min hejme. Ĉie en Esperantio mi trovis helpon kaj fratecon.