Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Esperanto fariĝis al mi tiel kara, ke se hazarde esperantisto parolas al mi franclingve, tiam mi sentas min preskaŭ ofendita. Kaj eble tio klarigas, kial mi ne kapablas ellerni la anglan lingvon. Tiu lernado ĉiam donis al mi la senton, ke mi pekas, ke mian tempon mi fuŝuzas. Tiun konfeson mi faras, ne kun la intenco konsili, ke vi penadu por akiri mian sentmanieron kaj iel imiti min, sed nur por ke vi komprenu kiel forte la esperanta afero povas influi la menson de homo, kiun tamen ĝis nun oni ne bezonis loki en frenezulejon.

Esperanto ja ne estas por mi bagatela afero. La fakto, ke ĝi estis artefarita lingvo, kaj sekve sennacieca, kaŭzas, ke mi ŝatas ĝin treege; mi eĉ povus diri, ke mi kvazaŭ amas ĝin. Kaj mia granda ĉagreno estas, ke mi ne povas gravedigi tian lingvon per ĉefverko. Mi malŝatas ĉian naciaĵon kaj ĵaluzas al la naciaj lingvoj, kiuj trovas pii talentajn amantojn ol nia juna, kara lingvo sennacieca. Sed mi forte esperas, ke iam en Esperantio troviĝos geniulo, kiu donacos al la tuta homaro ĉefverkon.

Hieraŭ vespere ni aplaŭdis al teatraĵoj, al spritaj komikaĵoj, al lertaj magiaĵoj ktp. Mi tamen devas diri, ke plej forte impresis min la fakto, ke sep-jara knabo bele deklamis kaj kantis en nia lingvo. Mi fidas al la generacio de homoj, kies lulila lingvo estos esperanto. Inter ili devas logike troviĝi la dezirata kaj bezonata geniulo. Dume ni ĉiuj plenumu modeste, sincere kaj persisteme nian esperantan taskon. Ni lertiĝu en la praktikado de nia lingvo kaj tiucele ni forte konvinkiĝu, ke por funde scipovi esperanton, por esti kapabla elfosi ĝiajn kaŝitajn trezorojn, necesas unue atingi staton en kiu ni estus tute liberigitaj el ĉia influo de naciaj lingvoj…

Se malfacile estas konvinki homojn pri la pravo de l’ sennaciismo rilate al la soci-politiko, mi kredas, ke esperantistoj povas almenaŭ konsenti, ke sur la lingva kampo tiu ismo estas tute prava.

Estimindaj Gesamideanoj! mi dankas al vi pro via pacienca toleremo. Mi konscias, ke plurrilate mi herezas incite. Miaj diroj povis iafoje sulkigi la brovojn, eĉ hirtigi la harojn de kelkaj aŭskultantoj. Sed vi ĉiuj estas su-