Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kreskis la racio en ilia cerbo. Kiam regis male la mistiko, ili suferis mizeron kaj turmentojn. Kiam homoj adoras diojn, konstruas por ili templojn, buĉas por ili bestojn kaj eĉ homojn, unuvorte faras plej egajn sensencaĵojn, tiam ne regas la racio, sed absurda mistiko. Kaj tamen, por konstrui plej senutilan kaj sensencan objekton, oni devas, konscie aŭ ne, apliki, obei raciecajn leĝojn. En la homa cerbo sekve ĉiam estis pli malpli granda kvanto da racieco; sed la proporcio da mistiko estis, kaj ĉe multaj homoj ankoraŭ estas, pli granda ol la proporcio da racieco. La mistiko eĉ plej ofte tute servutigis al si la racion.

Sed mi rimarkas, ke mi ne ankoraŭ difinis la vorton raciigado, kiu estas la temo de mia traktaĵo. Laŭ mia kompreno la raciigado estas la ago fari, ke io estu racia; ĝi estas apliki la principojn, kiujn eltrovas la racio. Nu, bone, sed necesas ankaŭ difini ĉi tiun lastan terminon. La racio estas la kapablo koncepti, abstrakti, starigi aksiomojn, regulojn, leĝojn, metodojn kaj ankaŭ hipotezi, anticipi. La racio estas la plej alta funkcio de la intelekto.

Ekzistas alia vorto iel parenca kun la racio, ĝi estas la saĝo. La Plena Vortaro difinas tiun terminon jene: "kapablo ĝuste juĝi pri ĉiaj aferoj". Por ke vi pli bone komprenu la parencecon kaj la diferencon inter ambaŭ vortoj, jen estas konkreta uzo de ili: La saĝo instigis Zamenhof elpensi esperanton. Li konstatis, ke la neeblo ĉe homoj interkompreniĝi pro manko de komuna lingvo estas malbona afero kaj nepre forigenda stato. Lia racio helpis lin eltrovi ĝeneralajn prilingvajn principojn, kiuj kondukis lin al normigo de la lingvoj ĝis unu sola tipo: esperanto. Zamenhof, instigite de sia saĝo, celis do raciigi la rilatojn inter la homoj sur la tuta tero per lingva normigo. Iarilate Zamenhof estis do raciulo; sed kiam en sia "Preĝo sub la verda standardo" li deklamas:

'"Al, Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego la mondon reganta,"
estas tute evidente, ke tiam en la menso de la aŭtoro de esperanto superregas la mistiko. Tian dualismon ni po-