Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vas konstati ĉe preskaŭ ĉiuj homoj. Ili estas treege majmultaj tiuj, kiuj tute liberiĝis je la mistiko.

Se oni normigus la fabrikadon de la krucoj, kiuj estas ordinare metataj sur tombojn ĝis unu sola tipo; aŭ se oni decidus, ke estonte ĉiu mortinto estas konservata en maŭzoleo kiel estas la kadavro de Lenin, mi ne opinius, ke tia normigado estas racia.

Kiam mi do parolas pri raciigado, temas pri dezirindo, ke la homoj agadu, kondutu racie kaj ne mistike; oni pensas pri la neceso starigi socisistemon, laŭ kiu homoj ne malsatus pro normigado de la produktado.

Vi ja scias, ke la terura senlaboreco nuna estas grandparte kaŭzata de la normigado. Kaj tamen, se oni ĉesus konstrui militŝipojn, kanonojn k.a. malutilajn objektojn kaj ankaŭ la neutilajn, kiel estas funebraj monumentoj en tombejoj, la nombro da senlaboruloj povus eĉ pligrandiĝi, se nenio alia estua ŝanĝita en la socio.

Kio instigas la kapitalistojn normigadi la produktadon, tio ne estas la racia deziro plibonigi la vivkondiĉojn de la produktistoj, sed nur la freneza avido al ĉiam pli granda monprofito.

Okazas tamen, malgraŭ la indiferento de la kapitalistoj pri tio, ke normigado en la produktado profitdonas ankaŭ al la laborista klaso. Per la aplikado de raciecaj principoj en la konstruado de maŝinoj kaj en organizado de la laboro, oni ja povas atingi grandkvantan kaj sekve malmultekostan produktadon, kio ebligas al pli granda nombro da personoj aĉeti la tiele produktitajn objektojn. Nuntempe ĉiu daŭrigita laboristo povas, ekzemple, posedi poŝhorloĝon, bicikleton, pli malpli komfortajn vestojn kaj meblojn; li povas legi ĉiutage gazetojn kaj eĉ aĉeti librojn. Antaŭ 100 jaroj nur malmultaj burĝoj povis havi similan bonstaton.

Sed tia stato ne estas atingita per la nura normigo en la produktado. Necesis por tio, ke la laboristoj klasbatalu por povi iom profiti de la industriaj perfektiĝoj. Kie la laboristoj ne estis postulemaj, tie ta burĝa klaso simple plibonigis siajn proprajn vivkondiĉojn, lasante la la-