Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

boristojn vivadi en mizero kaj laŭ la plej primitiva maniero. Bonan ekzemplon liveras al ni la stato de la kulioj en ĉinio. Prezentu al vi, ke en Ŝanĥajo ne ekzistas sur la kajoj de tiu granda haveno arganoj por ŝarĝi kaj malŝarĝi la ŝipojn. Tiun tre penigan laboron faras 20–30.000 kulioj, kiuj laboras tage 12, 13 horojn por ridinde malalta salajro. Ili nutras sin nur per rizo kaj loĝas en kabanoj sen ia ajn komforto. La tieaj kapitalistoj – la ĉinaj kiel la aliaj – diras, ke la "rizmotoro" kostas malpli kare ol la petrolmotoro. Tial ili ne instalas arganojn en la haveno.

En tiu granda moderna urbo, ja pro la sama motivo, oni ankaŭ vidas homojn, kiuj faras ĉevallaboron; ili kure trenadas veturilojn, en kiuj sidas sinjoroj aŭ sinjorinoj. Kiu ŝoforo en Eŭropo konsentus fari tian humiligan, sklavecan laboron?

Kredeble vi jam pli malpli klare komprenas, kia estas mia vidpunkto, koncerne tiun tiom ofte debatitan demandon pri raciigado. Ĝenerale en tiuj debatoj oni ne interkonsentas, tial ke la debatantoj uzas vortojn, pri kiuj ili ne havas saman komprenon. Mi do aprobas la normigadon en la produktado, kiam ĝi estas racia t.e. kiam ĝi malpligrandigas la penon de la laboristoj kaj plibonigas iliajn vivkondiĉojn. En mala okazo, ne povas temi pri raciigado, sed nur pri sklavigado.

En kapitalisma mastrumado vera raciigado estas tute neebla, ĉar ĉe kapitalistoj la instigo al la produktado ne estas krei bonstaton por ĉiuj homoj, sed nur la deziro akiri personajn profitojn.

Malgraŭ tio la laboristoj ĝenerale ne agas saĝe, kiam ili kontraŭstaras al la instalo de maŝinoj. Ili prefere batalu organizite, por ke la maŝinoj okazigu plimallongigon de ilia labortempo. Cetere en la pasinta tempo neniam la maŝindetruantoj povis atingi sian celon. Kontraŭstari al la maŝinismo estas kvazaŭ naĝi kontraŭflue. Kiam la pratempa homo utiligis ŝtonon aŭ bastonon, tio jam estis la unua paŝo sur la vojo, kiu kondukis la homaron al la nuntempa maŝinisma epoko. Ne estas eble iri malantaŭen, nek halti.

Kaj jen ni trafas nun la kernon, la esencon de l’ problemo. Kial la homo scipovis unue fabriki tre simplajn