Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilojn kaj poste plej komplikajn kaj delikatajn maŝinojn? Ekzistas bestoj, precipe insektoj, kiuj posedas naturajn ilojn tre perfektajn kaj delikatajn. Ekzemple, termitoj posedas borilojn, segilojn kaj tondilojn. Sed tiuj iloj ne troviĝas ekster la korpo de la termito. Tute aliel statas la afero ĉe la homo. Li inventas kaj fabrikas mem siajn ilojn kaj maŝinojn, kiuj staras ekster lia korpo. La homo scipovis fabriki ilojn, ne nur pro tio, ke lia dikfingro kontraŭas al la aliaj fingroj, kio sendube estas grandega avantaĝo, sed ĉefe pro tio, ke en lia cerbo naŝkiĝis la kapablo abstrakti, koncepti kaj poste rezoni, alivorte kiam naskiĝis la racio.

Kiel kaj kial naskiĝis tiu kapablo en la homa cerbo? Neniu povas doni tute kontentigan respondon al tiuj demandoj. Sed la fakto, ke mi parolis pri naskiĝo de la racio, tio montras, ke miaopinie la homoj ne ĉiam posedis tiun kapablon. Kaj nuntempe ne ĉiuj samgrade posedas ĝin. En la antaŭparolo al Naciismo mi parolis pri du tendencoj, kiuj kunekzistas en la menso de l’ homoj: la mistikeca kaj la teknikeca. La teknikeca tendenco havas kiel bazon la racion. Kaj mia espero estas, ke la racio okupos pli kaj pli grandan lokon en la homa cerbo, ĝis finfine la tuta mistikeco estos elpelata, sufokata. Sendube pasos kelkaj jarcentoj, ĝis tiu rezulto estos atingita. Sed oni povas tamen racie havi tiun esperon. Levi-Brül (profesoro ĉe la Pariza Universitato) en siaj verkoj pri la menso de la primitivuloj tre klare montris, ke ĉe ili mankas la kapablo abstrakti; racio sekve tute ne ekzistas en ilia cerbo; ili estas sub kompleta influo de la mistiko. Ili eĉ ne konscias pri sia individueco. La totema klano konsistigas por ili unu tuton, kiun nur la anoj de alia totemo povas diferencigi. Primitivuloj scipovas kalkuli ĝis dek aŭ dudek laŭ tio, ĉu ili konas siajn man- aŭ piedfingrojn. Sed la abstrakto unudek restas por ili nepensebla. Nu, se oni komparas la menson de tia primitivulo kun tiu de iu Ajnŝtajn, kiu konceptas kvaran dimension, en kiu enestas la ideo pri tempo, oni tuj vidas, kiom granda estas la aliiĝo, kiu okazis en homaj cerboj.

Pro tio, ke mi konsentas prj la ekzisto de tiu dualismo – mistiko-racio – en la homa menso, okazis, kiel eble vi scias, ke ortodoksaj marksistoj riproĉe emfazis