Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke mi estas idealisto aŭ pli ĝuste ideisto, kaj tio por la anoj de la nova materialisma religio estas plej abomena kaj kondamninda. Tiuj ortodoksuloj estas ĉu tre nesciaj aŭ pli verŝajne tre malsinceraj. Konstati la ekziston de ideoj ĉe la homo kaj la grandan rolon, kiun ludas tiuj ideoj, tio neniel signifas, ke mi kredas je ilia memstara ekzisto. Kaj jen vidu, kiom stranga ŝajnas ĉi tio: mi faris la apologion de la racio kaj tamen mi ne estas raciisto en la senco, kiun havas tiu termino ĉe filozofoj. En filozofio oni ja komprenas sub la nomo raciismo la sistemon, kontraŭdiran al la empiriismo, laŭ kiu la racio estus originala kapablo, kiu donas al ni unuajn ideojn, unuajn principojn, malsamajn je tiuj akiritaj per la sperto. Se tiel estus, ĉiuj homoj havus tiun originaian kapablon, kaj ĵus mi diris, ke la primitivuloj estas senigitaj je racio, ke ilia menso estas tute sub la regado de la mistiko. Ĉe la origino ne ekzistas do ia ajn dualismo. Sed kiam la racio, sekve de la sperto, naskiĝis kaj kreskis en la homa cerbo, tio estis nova kaj grandega faktoro en la evoluado de la homaro. Mia vidpunkto estas do pure monisma – ne dualisma, kiel ortodoksuloj volas kredigi tion al simplanimaj K-doj.

Sed kiam oni scias, ke la homo aliiĝis kaj daŭre aliigas la mondon ĝuste pro tio, ke la racio naskiĝis kaj kreskis en lia cerbo, estus malsaĝe forgesi tion, kiam oni volas akiri mondpercepton. Kiel diris la filozofo Alen (Alain): "… Kiam vi priskribos la homan animalon, ne forgesu la Ideon. Ĝi estas la ungego de l’ homo kaj lia bleko."

Eble vi atendis tute alian pritraktadon super la temo; eble vi deziris ekscii, ĉu mi aprobas aŭ ne la labororganizon kun ruliĝantaj stabloj. Mi devas konfesi, ke mi ne havas personan opinion pri tio. En sia verko "Mia vivo kaj mia Laboro" Ford asertas, ke la granda plimulto de la laboristoj ŝatas fari laboron, kiu postulas de ili nenian iniciativon. Ĉu tio estas vera aŭ ne, mi ne scias. Kiam mi laboris en la industrio, mi ĉiam preferis la malfacilajn taskojn, kaj fariĝinte sperta en iu fako, mi baldaŭ forlasis ĝin por iri en alian, kie mi devis denove lerni. Mi kredas sekve, ke mi povus malfacile adaptiĝi en monotona, teda labormaniero. Tamen se tia laboro ebligus, ke