Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi laboru 5 horojn anstataŭ 8, kredeble oni penus adaptiĝi. Sed tio estas nur spekulativa rezonado, ĉar mi ne spertis la aferon.

Konklude mi diru, ke se la laboro ĉe ruliĝanta stablo estas tiom teda, ke ĝi riskas stultigi la laboristojn, tia labormaniero ne estas racia; la instalon de ruliĝantaj stabloj mi do ne nomus raciigado. La racio ne povas disiĝi de la saĝo. Se oni malsaĝe aplikas raciecajn principojn kaj metodojn, tio havas nenion komunan kun mia kompreno pri raciigado. La racio naskiĝis en la homa cerbo kaj ĝi devas utili al la tuta homaro kaj ne nur al unu klaso da ekspluatistoj. Mia raciismo estas ilo, kiun mi deziras meti en la manojn de ĉiuj laboristoj, por ke ili uzu ĝin en sia batalo kontraŭ la burĝa klaso; mia raciismo kondukas al la socialismo, t.e. al la starigo de socio sen ekspluatado de homoj al homoj. La ĝenerala alpreno de esperanto estus plej efika kaj laŭcela raciigado kaj la laboristaj gvidantoj, kiuj ignoras ĝin, kondutas tute malracie, kio pruvas, ke en ilia cerbo, la proporcio da mistiko superas la proporcion da racio.

E. Lanti.