Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SENNACIISMO

(Tiun ĉi artikolon verkis k-do Lanti en 1941 por la E-gazeto "Renovigo", Meksikio. Represis ĝin "Sennaciulo", dec. 1948 kaj jan. 1949)

La termino per si mem estas tute klara: ismo laŭ kiu ne ekzistus nacioj kaj sekve ĉiuj homoj sur la tero estus samregnanoj, mondcivitanoj.

Sed tia ismo estas sensencaĵo, kredeble pensos legantoj, ĉar nacioj ekzistas kaj ilin ignori ne eblas. La nacioj estas ja realaĵo. Bedaŭrinde! Malsanoj ankaŭ ekzistas kaj tamen neniu – krom eble kuracistoj – deziras, ke oni ĝoju pro tio kaj penadu por ilin eternigi.

Nacioj ekzistas kaj ĝuste pro tio la homaro malsanas, elspezante nekalkuleblan kvanton da energio kaj materialo por detruaj, mortigaj celoj. Sed regnestroj, ambasadoroj, generaloj kaj similaj parazitoj profitas ilian ekziston – simile al la kuracistoj, kiuj havas komfortan vivon dank’ al la ekzisto de malsanuloj.

Kompreneble neniu kuracisto volus eldiri publike sian deziron, ke estu sufiĉe da monhavaj malsanuloj, por ke ili povu enspezi grandan honorarion. Ĉiuj ja volonte asertus, ke ili deziras la kiel eble plej rapidan resaniĝon de siaj pacientoj.

Same ĉiaj registoj kaj regaspirantoj asertas, ke ili klopodas por starigo de surtera paco kaj tiucele penadas por ekvilibrigi la fortojn de la nacioj per armado kaj aliancoj. Diplomatoj trovas en tio agrablan okupon kaj ĝuas plezuron, sciante, ke en la ĵurnaloj el la tuta mondo oni raportos pri la intertraktadoj, kiujn ili faras kun siaj kolegoj alinaciaj.

Kaj tial ke tiaj intertraktoj neniam sukcesis eviti militojn, ĉiam troviĝas ruzaj registoj, kiuj, de tempo al tempo, faras proponojn por aliigi la ludon, kun la celo malebligi, ke la popoloj ekkomprenu, ke ili mem estas nur la peonoj de tiu fia ŝakludilo internacia. La lasta tia trom-