Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

po estis la starigo de Ligo de Nacioj, kio havis nur kiel rezulton doni oficojn al miloj da parazitoj kaj kaŭzis la elspezon de miliardoj da ormoneroj.

La Ligo de Nacioj estis subtenata de ĉiaj internaciistoj. Ili kritike rekomendis nur kelkajn modifojn en la strukturo de tiu institucio. Etimologie kaj historie la internaciismo ja estas nur iu politika sistemo, celanta trovi juran kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la ekonomio, kiun senhalte evoluigas la progresoj de l’ tekniko (rezulto de la homa elpenskapablo kiu mem devenas de l’ homa volo). La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias daŭran pacon.

Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos?, sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli kaj pli tempe malgrandigi la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20–30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero kaj rapidos po 1.500 km. hore kaj eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj kaj ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn kaj la pasaĝertrafiko longdistanca okazos aviadile. La tutmonda trafiko pli kaj pli intensiĝos kaj tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli kaj pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos facila kaj efika…

Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis antaŭmilite, favoran grundon en la esperanta organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto-Asocio, estas sennacieca laŭ sia strukturo, tamen ne sennaciista. Ambaŭ organizoj ignoras la naciojn, sed ne havas kiel taskon propagandi sennaciismon.

Tial ke la sennaciisma movado nunepoke neniel po-