Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vas praktike influi sur la eventojn, ties anoj devas havi nur unu celon: ĉiel provi ne viktimiĝi per naciecaj frenezaĵoj. La sennaciistoj opinias, ke estas tute normale, ke patriotoj diverslandaj buĉu unu la aliajn, kaj ili sekve neniel celas malebligi tion. La nacioj ekzistas por la registoj kaj regaspirantoj kaj per la amaso da naivaj patriotoj. Se la sennaciistoj atentus nur sian racion, ili dirus: ju pli da naciistoj buĉas sin reciproke, des pli bone. Sed ilia koro kompatas al la trompitoj, kiuj mortas por la gloro de malmultaj naciprofitantoj.

La ekzisto de nacioj estas la plej terura plago de la homaro. La tekniko tendencas unuigi la mondon, sed la homa menso ĝenerale ne evoluas laŭ sama rapido. La sennaciisma propagando celas restarigi la ekvilibron en la historia procezo.

Ĉe prezento de tezo pri sennaciismo oni ĝenerale renkontas nur indiferenton, miron aŭ pasian nekomprenon. Kaj se iu naciisto tamen kapablas bridi sian indignon kaj konsentas diskuti, li proteste emfazos, ke la amo al la patrio estas tiel natura sento, ke tute ne eblas ĝin ignori kaj sekve, ke la sennaciismo estas kontraŭnatura, estas monstraĵo neniel konsiderinda…

En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.

Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) kaj tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): "iom da scienco malfortigas la kredon je Dio; multe da scienco ĝin fortigas", Ĵores diris: "iom da internaciismo malfortigas la patriotismon, multe da internaciismo fortigas ĝin".

Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, paĝo 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: "En milito reale nacia la vortoj ’defendo al la Patrio’ ne estas trompo kaj ni tute ne kontraŭas ilin".