Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉe la konstato, ke naciistoj kaj internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando kaj nur disputas pri nuancoj kaj aplikado, oni tuj emas pensi, ke la naciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas kaj povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikaragvan, ĉilan, anglan, japanan ktp; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.

La "natura" amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono el tuta lando…

Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo "El Universal" serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korzo kun jena titolo: "La Problemo Indiĝena kaj la Nacieco". En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Mi limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro: 1) La meksika nacieco ne ankoraŭ ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.

Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj Indiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj…

Profesoro A.M.K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en "otomi".

Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia.