Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tage 11 milionojn da sterlingoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj Usono? Kiom da jenoj, Japanio?… Kiom da energio kaj materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate kaj pace.

La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca kaj efika "ideoforto" de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento kaj rezultas de edukado – la vorto "dresado" estus eĉ pli ĝusta. La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.

La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco kaj mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacioj bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacataj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre reĝi; kaj la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj kaj tie vivi kiel princoj…

Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi parton de ili aŭ eĉ entute. Tial, ĉiam estis "subpremataj" nacioj. Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial, ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgo kaj Holando rilate al Britio, Francio kaj Germanio.

Ĉiu regnestro estas potencavida kaj sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉia prezidanto avidas prezidi super