Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1991, I.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio kaj partio ekzistas multaj similaĵoj; esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.

Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo "Herezulo", inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj "luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado".

La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom la regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika sed "teknika". La teknikuloj estus elektataj per konkuro, kontrolataj de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo, profite al ĉiuj homoj senescepte…

Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur se malaperis la nacia suvereneco.

Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ili ankaŭ devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj…
Meksiko, 5-10-41.E. Lanti.